Saltu al enhavo

Ĵaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala ĵaro (talha, tinha, jarro, pote) en Vendas Novas, Alentejo.
Ĵaro de almohadoj, Arkeologia Muzeo de Sevilo.

Ĵaro estas ceramika ujo kun ioma formo de kruĉo kun ovala profilo, mallarĝaj buŝo kaj bazo kaj ĝenerale sen teniloj.​ La pli granda ĵaro, nomita ĵarego, pli profunda kaj ventrohava, estis uzita tradicie por stokado de vino, dum oni uzis la mezgrandajn ĵarojn por stokado de oleo kaj cerealo. La pli malgrandaj ĵaretoj povas esti emajlitaj parte aŭ totale kaj esti uzataj por ajna tipo de likvoj kaj semoj, kaj por la tradicia maniero de la porkobuĉo.

La ĵarindustrio en la mediteranea kulturo devenas el la fino de la Bronzepoko (minoikaj pizos), ĝis la diketaj romiaj dolium, pli sferecaj ujoj uzataj por stokado de likvoj aŭ greno. Sama uzado estis farita de tenaia de mezepokaj islamanoj kaj kristanoj en Hispanio,​ ventrecaj ujoj apenaŭ unu metron altaj kun kapacito por de tri ĝis 15 "aroboj". Oni pliigis iliajn kapaciton ĝis fino de la 18-a jarcento, sed ne superante cent arobojn,​ kio ja okazis en la lasta triono de la 19-a jarcento, por kongruigi kun la kresko de la vinproduktado, por kio oni atingis 700 arobojn (preskaŭ ok mil litroj).

Ikonografie, la ĵaregoj estas konsiderataj simbolo de la regiono Manĉo.[1]​ Ili estas menciataj en la Kiĥoto kaj priskribitaj en la famaj desegnoj de Gustave Doré.

En la Franca respublika kalendaro la ĵaro (cuve) estas la 10a de septembro, fakte ene de Fruktidoro, rilate al frukto, kies ujo povus esti ĵaro.

La filozofo Diogeno la Cinika elektis vivi kiel vagulo sur la stratoj de Atenas, igante la ekstreman malriĉon virto. Liaj biografoj asertas, ke li loĝis en ĵarego (eble sugeste al la procezo de malkomponiĝo kaj ŝanĝo de la ceremoniaj entombigoj en ujoj, kiel metaforo de la “mortinto sumviva”, aŭ eble al la simbolismo de la tomboj kiel loko por transformoj, krom reprezentado patrin/ina).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seseña, Natacha (1997). Cacharrería popular. La alfarería de basto en España. Madrid, Alianza Editorial. ISBN 84-206-4255-X. p. 208.
  2. Cirlot, Juan-Eduardo (1991). Diccionario de Símbolos. Barcelona: Editorial Labor. ISBN 9788433535047. p. 452.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aguado Villalba, J (1991). Tinajas Medievales Españolas: Islámicas y Mudéjares. Toledo, Diputación Provincial, Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos. ISBN 84-87103-11-1.
  • García Gómez, María Dolores (1993). Cuatro siglos de alfarería tinajera en Villarrobledo. Instituto de Estudios Albacetenses. Diputación de Albacete. ISBN 84-87136-43-5.
  • Romero, Alfonso y Cabasa, Santi (1999). La tinajería tradicional en la cerámica española. Barcelona, Grupo Editorial Ceac. ISBN 84-329-8561-9.