Saltu al enhavo

Israela invado de Gazaa sektoro (2023)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israelo ĉirkaŭ la Gazaa sektoro. Helblue invaditaj areoj.

La invado fare de la Israelaj Armitaj Fortoj en Gazaa Sektoro komencita la 27an de oktobro 2023 estis ofensivo de la Israelaj armitaj fortoj komencita per pluigo de defenda surtera operaco sur la teritorion de Gazaa Sektoro responde al la ĵusa atako de Hamaso kontraŭ Israelo por savi la ostaĝojn kaptitajn de Hamaso kaj por malebligi, ke Hamaso ripetu similan atakon.​[1]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La 7an de oktobro 2023, diversaj paramilitaj palestinaj grupoj estritaj de Hamaso lanĉis grandskalan atakon kontraŭ ĉelimaj komunumoj de Israelo, kun rezulto de la morto de ĉirkaŭ 1 200 personoj, el kiuj unu triono estis militistoj, kaj la kidnapo de ĉikaŭ 240 personoj, kaj militistoj kaj civiluloj, kiuj estis portitaj al la interno de la Gaza-sektoro. Israelo deklaris la militan staton, ekbombardadis la Gazaan sektoron, kaj finfine startigis invadon de tiu regiono de Palestino la 27an de oktobro 2023, kio estis la komenco de la Israel-hamasa milito de 2023.[2]

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La invado rezultis en masakro en la Gaza-sektoro, ĉar ĝis julio 2024 estis mortigita pli ol 37 372 personoj, la granda plimulto civiluloj, inter kiuj 15 000 infanoj kaj pli ol 10 000 virinoj, dum pliaj 10 000 personoj estas malaperintdj kaj eble mortintaj sub la ruinoj de la detruitaj konstruaĵoj. Meze de decembro 2023, Israelo estis lanĉinta 29 000 tunojn da bomboj sur Gazaa sektoro, detruante aŭ damaĝante 70 % de la loĝejoj. Fakuloj asertas, ke la skalo kaj ritmo de la detruado en Gazaa estas inter la plej gravaj de la ĵusa tutmonda historio.[3][4] Dum la invado, Israelo detruis almenaŭ unu trionon de la loĝejoj de la regiono kaj centojn da kulturaj monumentoj kaj profanis dekojn da tombejoj.[5][6][7] Siaflanke en Israelo okazis dum tiu duonjaro nombraj protestoj kaj manifestacioj cele al instigo, ke la israela registaro haltigu la militon por rekuperi la kaptitajn israelajn ostaĝojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Israel pummels Gaza with strikes as it expands ground operations». France 24 (en angla). Agence France-Presse. 27a de oktobro 2023.
  2. Leatherby, Lauren (25a de novembro 2023). «Gaza Civilians, Under Israeli Barrage, Are Being Killed at Historic Pace». The New York Times. Konsultita la 10an de decembro 2023.
  3. Burke, Jason (22a de novembro 2023). «Israel and Hamas agree deal for release of some hostages and four-day ceasefire». The Guardian. ISSN 0261-3077. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  4. «Israel's military campaign in Gaza seen as among the most destructive in recent history, experts say». AP News. 21a de decembro 2023. Arkivita el originalo la 22an de decembro 2023. Konsultita la 22an de decembro 2023.
  5. Wintour, Patrick (7a de decembro 2023). «Widespread destruction in Gaza puts concept of ‘domicide’ in focus». The Guardian. ISSN 0261-3077. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  6. Saber, Indlieb Farazi. «A ‘cultural genocide’: Which of Gaza’s heritage sites have been destroyed?». Al Jazeera. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  7. Diamond, Jeremy (20a de januaro 2024). «At least 16 cemeteries in Gaza have been desecrated by Israeli forces, satellite imagery and videos reveal». CNN. Konsultita la 10an de februaro 2024.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.