Saltu al enhavo

Péter Barna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Barna
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1920 (1920-12-19)
en Budapeŝto
Morto 3-an de julio 1969 (1969-07-03) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo policisto
universitata instruisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Barna, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barna Péter estis hungara policisto, altlerneja instruisto.

Péter Barna[1] naskiĝis la  19-an de decembro 1920(nun 1920-12-19) en Budapeŝto, li mortis la 3-an de julio 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Barna maturiĝis en gimnazio en Kisújszállás en 1938, poste li studis jaron en Scienca Universitato István Tisza, poste li estis laboristo (plej ofte oficisto), inter 1942–1944 trudlaboristo. Inter 1945–1960 li havis postenojn en la policejo, dum li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948, post 3 jaroj li ekhavis juĝistan-prokuroran licencon. Dum la hungara revolucio de 1956 li armile defendis la policejon kaj ties prizonon kontraŭ la revoluciuloj. Lia rango estis subkolonelo. Inter 1959-1969 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel katedrestro kaj komence docento, poste profesoro. Intertempe li kandidatiĝis en 1955, li doktoriĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis pionoro de kodigaj laboroj pri la revoluciaj okazintaĵoj. Lia edzino naskis filon en 1951 kaj li ricevis unufoje premion en 1955.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A bűnösség és a szocialista jogtudat néhány összefüggése. (disertaĵo, 1955)
  • Az állam belső biztonsága elleni bűntettek. (monografio, 1958, ankaŭ ruse kaj germane)
  • Elméleti problémák az állam elleni bűntettek körében. (disertaĵo, 1960)
  • Magyar büntető eljárási jog. 1–2. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1963-1966, 2-a eldono: 1971)
  • A bűnüldözés elvi kérdései. (1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.