Saltu al enhavo

Torcuato Luca de Tena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torcuato Luca de Tena
Persona informo
Torcuato Luca de Tena
Naskonomo Torcuato Luca de Tena y Brunet
Naskiĝo 9-an de junio 1923 (1923-06-09)
en Madrido
Morto 1-an de junio 1999 (1999-06-01) (75-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Colegio Nuestra Señora del Pilar Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Juan Ignacio Luca de Tena Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Guillermo Luca de Tena Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Torcuato LUCA DE TENA Brunet (Madrido, 9a de junio 1923 - Samloke, 1a de junio 1999), estis hispana markizo, verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li devenis el familio de riĉaj nobeloj kaj ĵurnalistoj monarkiistoj.

Li pasigis kelkajn junajn jarojn en Ĉilio, kie lia patro estis ambasadoro. Tie li faris tri jarojn de juro en la Pontifika katolika universitato de Ĉilio kaj publikigis fruan poezian libron, nome Albor, estante nur 18-jaraĝa. Li gradiĝis en Madrido kaj ekkarieris en ĵurnalismo. Dum la Dua Mondmilito li estis reportisto de ABC en Londono kaj en 1952 li iĝis direktoro de la ĵurnalo; en tiu posteno li suferis punojn pro si monarkia sinteno eĉ pro tiom banalaj akuzoj kiel uzadi la nomon "Jefe del Estado" (ŝtatestro) por Franco anstataŭ la laŭda termino "Caudillo", aŭ anstataŭi la nomon de Alfonso la 10-a per tiu de Cervantes por eviti kaŝan propagandon de la monarkiismo.

En 1954, li prezentiĝis kun Joaquín Calvo Sotelo, Joaquín Satrústegui kaj Juan Manuel Fanjul en kandidateco al la elektoj de la municipo Madrido, kiel alternativo al tiu de Movimiento (frankisma oficiala kandidateco), akternativo kiu malsukcesis aparte pro la manipulado de la reĝimo. Tiuepoke li estis ankaŭ reportero en Usono, Mezoriento kaj Meksiko. Li denove okupis la direktoradon de la familia entrepreno ABC inter 1962 kaj 1975. Dume li havis plurajn rilatojn kun frankismaj politikistoj (nuraj nepersekutataj).

El 1964 li estis parlamentano de la frankismaj Cortes, ĝis 1977, kiam li demisiis malakceptante la leĝigon de la Komunista Partio de Hispanio. En tiu epoko li insistis en la nomumo de Johano de Burbono kiel legitima heredanto de la hispana trono, anstataŭ lia filo Johano Karlo, proponita de Franco, kiu finfine iĝis reĝo. En 1973 li montris sin favore de la puĉo fare de la generalo Pinochet en Ĉilio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Albor, Chile, Tall. de la Edt. Nacimento, 1941.
  • Espuma, nube, viento. (Poemas en prosa y verso), Madrid, 1945.
  • Poemas para después de muerto y otras versificaciones, Madrid, Rialp, 1990.
  • Poemas inéditos, Barcelona, Planeta, 2000.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Crónicas parlamentarias (1967).

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La otra vida del capitán Contreras (1953)
  • Edad prohibida (1958)
  • La mujer de otro (Premio Planeta, 1961)
  • La brújula loca (1964)
  • Pepa Niebla (Premio Ateneo de Sevilla, 1970)
  • Señor ex ministro (1976)
  • Carta del más allá (Barcelona, Planeta, 1978).
  • El Fabricante de Sueños (1978).
  • Los renglones torcidos de Dios (1979).
  • Escrito en las olas (1983).
  • Los hijos de la lluvia (1986)
  • El futuro fue ayer (1987)
  • La llamada (1994)
  • Las tribulaciones de una chica decente (1995)
  • Paisaje con muñeca rota (1996)
  • Primer y último amor (1997)
  • ¡Mercedes, Mercedes! (1999)

Memoroj[redakti | redakti fonton]

  • Papeles para la pequeña y la gran historia. Memorias de mi padre y mías, Barcelona, Planeta, 1991.
  • Franco si... pero. Confesiones profanas, Barcelona, Planeta, 1993.
  • El tiempo congelado, Madrid, Espasa Calpe, 1995.

Novelaj raportaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • El Londres de la postguerra. Pinceladas sobre la vida en Londres. Madrid, Espasa Calpe, 1948.
  • Embajador en el infierno. Memorias del Capitán Palacios: (Once años de cautiverio en Rusia) (Premio Nacional de Literatura 1961)
  • Escrito en las olas. El singular destino de un emigrante español en el Key West del fin de la Belle Epoque. Barcelona, Planeta, 1983.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • La prensa ante las masas (1952).
  • Mrs. Thompson, su mundo y yo (1952).
  • La monarquía del futuro, kunlabore kun José María Pemán kaj Gonzalo Fernández de la Mora (1960).
  • Los mil y un descubrimientos de América y otros ensayos (1968).
  • La incógnita de la primera isla descubierta y otras incógnitas, prelego, Madrid, Patronato Doce de Octubre, 1968.
  • Las raíces de América. Madrid: Instituto Español de Antropología Aplicada, 1968.
  • La literatura de testimonio en los albores de América, prelego en la RAE (1973).
  • Ciudad de México en tiempos de Maximiliano, Barcelona, Planeta, 1989.
  • América y sus enigmas (y otras americanerías) (1992).

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Hay una luz sobre la cama (1969).
  • El triunfador (1971).
  • Visita inmoral o la hija de los embajadores (1975).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]