Saltu al enhavo

Pantaleono el Nikomedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mozaiko de Sankta Pantaleono en preĝejo en Katerini

Pantaleono (greke: Παντελεήμων, latine: Pantaleon; naskiĝinta meze de la 3-a jarcento en İzmit, mortinta ĉ. en 305) estis kristana martiro kaj sanktulo. Ĉe la okcidentuloj li nombriĝas inter la 14 helpantoj en mizero estante patrono de la kuracistoj kaj akuŝistoj; en la orientaj eklezioj li estis unu de la grandaj martiroj. Festotago lia estas la 27-a de julio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis li persona kaj kutima kuracisto de lia imperiestra moŝto Maksimiano. Havante kristanan patrinon Pantaleono komence estis allogata de sekularaj aferoj kaj karierpromesoj. Pastro Hermolao, ankaŭ per atentigo pri la virtoj patrinaj, kristanigis lin. Kiam la persekutado de kristanoj sub imperiestro Diokleciano ekfuroris en Nikomedio, Pantaleono disdonis siajn havaĵojn al la malriĉuloj. Baldaŭ poste oni arestis lin hejme ĉe si kun la animzorganto Hermolao kaj la fratoj Hermipo kaj Hermokrato. Dum torturoj Jesuo Kristo mem montris sin kaj konsolis lin kaj sekve Pantaleono ĉion heroe suferis antaŭ senkapigo.

Kulto[redakti | redakti fonton]

En Konstantinopolo troviĝis malnova kirko estinta sub pantaleona patroneco, kiun imperiestro Justiniano la 1-a restarigis. Poste liajn relikvojn oni transigis samloken por kulti ilin; sed parto de ili venis al Parizo en la bazilikon Sankta Denizo kaj la kranio estas ekde 802 en la katedralo de Liono.

Bilde kaj skulpte videblas apud li palmo kun multaj fruktoj aŭ li najlita je olivarbo: krome ne mankas atributoj de kuracistoj (medikamentujo, longa vestaĵo). Signo de martireco estas aŭ ŝtono ĉirkaŭ la kolo aŭ glavo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • J. E. Stadler, F. J. Heim kaj J. N. Ginal (eld.): "Pantaleon, S. (1)" - ĉe: Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 4. Augsburg 1875, p. 669-670

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]