Saltu al enhavo

Ireen Sheer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ireen Sheer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1949 (1949-02-25) (75-jaraĝa)
en Romford, ekde 1965 parto de la urbodistrikto Havering de Granda Londono
Lingvoj germanaanglafranca
Ŝtataneco Germanio (1971–)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1949–1971) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater lernejo Billericay Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ireen Sheer
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://ireensheer.de
vdr

Ireen Sheer - jen artista nomo, naskonome Ireen Wooldridge - estas brita-germana kantistino. Ŝi naskiĝis la  25-an de februaro 1949(nun 1949-02-25) en Romford, ekde 1965 parto de la urbodistrikto Havering de Granda Londono, do nun estas 75-jaraĝa. Ireen Sheer estas filino de angla patro (m. en 2017) kaj germana patrino (m. en 2009). Ŝiaj gepatroj renkontiĝis kiam ŝia patro estis postenigita kiel soldato en Germanio; la filino kreskis grandparte en Anglio, sed en la familio denaske parolis la germanan, do kreskis ekvilibre dulingve. Ŝi ekkonatiĝis 1961, en aĝo de 12 jaroj, venkinte en talenta kantista konkurso. En la 1960-aj jaroj ŝi kontribuis en diversaj popmuzikaj grupooj, ekde 1970 komencis sian karieron kiel soloa kantistino unue anglalingve, ekde 1973 ankaŭ germanlingve. Interalie ŝi reprezentis Luksemburgion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1974 (anglalingve), Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1978 (germanlingve) kaj denove, ĉifoje kun iuj kolegoj, Luksemburgion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1985 (trilingve france, germane kaj angle). Ŝia diskreta brita akcento kiam ŝi kantas germane aŭ france, aldonas specifan rekoneblan individuecon al ŝia kantado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]