Saltu al enhavo

Santiago Posteguillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago Posteguillo
Persona informo
Naskonomo Santiago Posteguillo Gómez
Naskiĝo 30-an de novembro 1966 (1966-11-30) (57-jaraĝa)
en Valencio, Valencia (province),  Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Jakobo la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
filologo
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filologio, lingvoscienco, beletro kaj historia romano Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Yo, Julia vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Santiago POSTEGUILLO Gómez [posteGIljo] (Valencio, 1967) estas hispana verkisto. Li famiĝis ĉefe pro kelkaj romanoj kies agado okazas en la Antikva Romo. La 16an de oktobro 2018 li estis premiita per la prestiĝa Premio Planeta pro sia romano Yo, Julia.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Kvankam li povus facile vivteni sin el la enspezoj el librovendado, li preferas pluigi sian karieron de profesoro en la Universitato Jaume I de Castelló, kie li instruas anglan literaturon, speciale pri la rakontarto de la 19-a jarcento kaj krome li interesiĝas por la Elizabeta teatro kaj la rilato inter la angla kaj nordamerika literaturoj kun kinarto, muziko kaj aliaj artoj.

Lia unua romano, Africanus: el hijo del cónsul, aperis en 2006 kaj per tiu startis la trilogio Africanus, pri Skipio Afrika, romia generalo kiu venkis Hanibalon en la batalo apud Zamo. La dua parto, nome Las legiones malditas, publikiĝis en 2008 kaj sekvajare aperis la tria ero de la serio, nome La traición de Roma.

En 2010 li startigis novan trilogion, tiam pri Trajano: la unua ero, nome Los asesinos del emperador, rakontas la ascendon al la trono fare de la unua romia imperiestro de hispana deveno. Sekvis Circo Máximo (2013), en kiu Trajano frontis malfacilaĵojn, konspirojn, korupton, amaferojn kaj la Dakiaj militoj. En 2016 publikiĝis la tria ero de la trilogio, nome La legión perdida.

Alterne kun la romanoj pri Antikva Romo, li publikigis ankaŭ trilogion pri diversaj temoj, verkoj kaj aŭtoroj de universala literaturo. Tria sagao pri Antikva Romo temis pri la imperiestrino Julia Domna, per kies unua parto, Yo, Julia, li estis venkinto de la Premio Planeta 2018.​ En 2020 publikiĝis la fino per Y Julia retó a los dioses. En 2022, li publikigis sian romanon, Roma soy Yo, pri Julio Cezaro.

  • Trilogio pri Skipio Afrika:
    • Africanus: el hijo del cónsul (Ediciones B, 2006)
    • Las legiones malditas (Ediciones B, 2008)
    • La traición de Roma (Ediciones B, 2009)
  • Trilogio pri Trajano:
    • Los asesinos del emperador (Planeta, 2011)
    • Circo Máximo (Planeta, 2013)
    • La legión perdida (Planeta, 2016)
  • Trilogio pri la historio de la literaturo:
    • La noche en que Frankenstein leyó el Quijote (Planeta, 2012)
    • La sangre de los libros (Planeta, 2014)
    • El séptimo círculo del infierno (Planeta, 2017)
  • Dulogio pri Julia:
    • Yo, Julia (Planeta, 2018) Premio Planeta
    • Y Julia retó a los dioses (Planeta, 2020)
  • Serio de Julio Cezaro:
    • Roma soy yo (Ediciones B, 2022)
    • Maldita Roma (Ediciones B, 2023)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santiago Posteguillo en la hispana Vikipedio.