Saltu al enhavo

Gyula Gáspár (juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Gáspár (juĝisto)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1925 (1925-09-12)
en Budapeŝto
Morto 29-an de septembro 2010 (2010-09-29) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto
akuzisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Gáspár [djula gAŝpAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gáspár Gyula estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Glas, malofte Glass.

Gyula Gáspár[1] naskiĝis la  12-an de septembro 1925(nun 1925-09-12) en Budapeŝto, li mortis la 29-an de septembro 2010 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Gáspár finis bazlernejon, en 1942 li akiris gantistan licencon, poste ĝis la nazia erao (1944) li estis gantisto. Tiam li estis deportita al nazia Germanio. Post la liberiĝo li finis dujaran administracian kurson, dum li estis en statuso policano. En 1950 li akiris juĝistan-prokuroran diplomon en akademio, poste li estis armea prokuroro en Szeged, dum en 1952 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ekde 1953 li estis parte juĝisto, parte prokuroro en la plej supera juĝejo ĝis la pensiuliĝo en 1980, sed foje-foje li estis ankaŭ armea juĝisto kaj ofte li havis statuson en la ministerio. Lia plej alta rango estis majoro. Iam li prelegis en Scienca Universitato Attila József. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1951-1980.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Büntető ítélkezési gyakorlat. 2. pótlás. (kunredaktoro, 1959)
  • Katonai büntetőjogi döntvénytár. Bírósági határozatok. (kunredaktoro, 1973)
  • Magyar büntetőjog. Általános rész. (kunaŭtoro, 1980)
  • Magyar büntető jog. Különös rész. (kunaŭtoro, 1981)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.