Saltu al enhavo

Károly Antos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Antos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1854 (1854-06-05)
en Divišov
Morto 5-an de februaro 1927 (1927-02-05) (72-jaraĝa)
en Kremnica
Ŝtataneco Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Kálmán Antos Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĥorestro
dirigento
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Károly Antos [kAroj antoŝ], aŭ ĉeĥe Karel Antoš, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Antos Károly estis orgenisto, korusestro, komponisto, instruisto. Lia filo estis Kálmán Antos.

Karel Antoš[1] naskiĝis la  4-an de junio 1854(nun 1854-06-04) en Divišov (Aŭstra Imperio, nuntempe en Ĉeĥio), li mortis la 5-an de februaro 1927 en Kremnica (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Károly Antos ricevis sian unuan muzikan edukadon de sia avo, poste en orgenlernejo de Prago. Ekde 1870 li estis orgenisto en Graz tri jarojn, inter 1873-1875 en Vieno, poste en Veszprém (urbo) ĝis 1881. En tiu lasta urbo li estis lastatempe ankaŭ vickorusestro. Li plej longe (1881-1923) estis korusestro kaj orgenisto en Körmöcbánya, ekde 1920 konata Kremnica, krome li estis muzikinstruisto en la loka gimnazio, sed en 1920 li blindiĝis, tial li ne plu instruis.

Elektitaj komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • A rózsaleányok. (opereto, 1888)
  • Requiem Erzsébet királyné halálára.
  • D-moll mise.
  • Missa Brevis.
  • Ünnepi Offertorium.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]