Saltu al enhavo

Deutscher Nationalverein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memortabulo sur la fondo-loko en Eisenach
memortabulo sur la koburga kunvenejo

Deutscher Nationalverein (laŭvorte Germana Nacia Klubo) estis germana politika societo kiu estiĝis en la 17.7.1859 el antaŭa Gothaer Nationalverein, laŭ instigo de la hanovra deputito Rudolf von Bennigsen. Dum dua kunveno en la 14.8. je Phantasie-gastejo en Eisenach estis ne nur oficiala fondiĝmomento sed pluse jam estis prezentita ĝia programo: la unuigo de Germanujo sub hegemonio prusa kaj sekve necesa reformo de la federacia konstitucio kun estigo de tutgermana parlamento.

Ĝi rapide sukcesis, ĉar la eventoj dum la Italaj unuiĝmilitoj inspiris ĉe multaj la sonĝon je malsplitiĝo nacia. Krome helpis ankaŭ la imponega Ŝilera Festego en la 10.11.1859 kiun festis multaj universitatoj dek jarojn post la revolucio. Jam aŭtune de la sama jaro oni posedis taŭgan societ-organizadon: sidejo ĝia estis en Koburgo kaj ĝia organo nomiĝis "Wochenschrift des Nationalvereins" (eldonadis inter 1860 kaj 1865 August Ludwig von Rochau). En 1864 membris 21 miloj da klubanoj kaj la kotizaj enspezoj estis de 25 miloj da guldenoj.

Tamen la registaro de Prusujo dekomence ne tro bonvenigis tion ĉian kaj baldaŭ la klubanoj perdis la konfidon: aparte en 1862 kiam ekis prikonstituciaj konfliktoj. Tamen venkis baldaŭ la demokratiemuloj kaj oni rifuzis mararmeajn impostodevojn; en 1863 kelkaj eĉ malfermite ribelis kontraŭ Berlino proponante propran programon koncerne la demandojn pri la estonteco de Ŝlesvigo kaj Holstinio. Por tio oni eĉ koaliciis kun la antaŭe malamika societo Deutscher Reformverein. En decembro 1863 kreiĝis por tio la kuna komitato Sechsunddreißiger-Ausschuß. Krome oni decidis ke nur anoj de estonta tutgermana parlamento decidu pri la centra potenchavanto en nova Germanujo.

La proponojn de Otto von Bismarck ili ne akceptis. Post 1866 la programaro de Deutscher Nationalverein tuj iĝis makulaturo. Sekve ĝi oficiale malfondiĝis en aŭtuno 1867 en Frankfurto ĉe Majno. La retenita por-mararmea monsumo estis donita al Verein für Rettung Schiffbrüchiger, societo, kiu engaĝiĝis por ŝiprompitoj.

"Nationalverein, Deutscher" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 446