Mihály Révész (ĵurnalisto)
Mihály Révész (ĵurnalisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miksa Reisner |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1884 en Kemenesmihályfa |
Morto | 18-an de majo 1977 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto |
Mihály Révész [mihAj rEvEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Révész Mihály, estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto, membro de Rondo Galilei. Lia origina nomo estis Miksa Reisner [mikŝa rejzner].
Mihály Révész[1] naskiĝis la 16-an de decembro 1884 en Kemenesmihályfa, li mortis la 18-an de majo 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Révész devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li studis en Scienca Universitato Ferenc József, poste en 1906 li doktoriĝis en Scienca Universitato de Budapeŝto. Jam en 1903 li aliĝis al la socialdemokratoj kaj tiutempe li estis ankaŭ ĵurnalisto en Makó, depost la doktoriĝo li estis redaktoro de Népszava ĝis 1948 (kun interrompoj). Pro partopreno en Hungara Sovetrespubliko poste li vivis ekzile en Bratislavo kaj Vieno (1920-1924). Hejmenveninta krom Népszava li estis tre aktiva socialdemokrato. Inter 1945-1948 li estis parlamenta deputito, poste li laboris en historia instituto, sed en 1950 li estis trudemerito kaj neglektito. lia filo estis akuzita.
Mihály Révész edziĝis en 1908, lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A hűtlenségi pör. Fejezet a magyar munkásmozgalom első esztendeinek történetéből (1911)
- A győzelmes magyar forradalom (1918)
- Somogyi Béla élete és munkássága (1925)
- A Népszava története. (1-a parto: 1930; 2-a parto: 1951)
- Fél évszázad. A szociáldemokrata mozgalom ötven esztendeje Magyarországon, 1890 decemberétől napjainkig (kunaŭtoro, 1941)
- Vázlatok a magyar munkásmozgalom történetéről (1947)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM68860 hungarlingva datenaro de muzeo