Árpád Juhász (agronomo)
Árpád Juhász (agronomo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de marto 1876 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Tardoskedd |
Morto | la 24-an de julio 1964 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Akademio |
Okupo | |
Okupo | agronomo universitata instruisto |
Árpád Juhász [juhAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Árpád, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
Árpád Juhász[1][2] naskiĝis la 26-an de marto 1876 en Tardoskedd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tvrdošovce en Slovakio), li mortis la 24-an de julio 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Juhász akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár en 1896, sed jam pli frue li praktikadis en grafa bieno. Post la diplomo li estis asistanto po 2 jarojn en la Edukejo de Magyaróvár kaj Reĝa Ekonomia Edukejo de Debrecen, inter 1900–1905 li gvidis agronomian stacion en Debrecen. Li estis katedrestro en similaj edukejoj en Kassa (1905–1907), Kolozsvár (1907–1919) kaj en la menciita Debrecen (1920–1921). En Szeged li fondis instituton, kiun li gvidis inter 1921–1924, poste same agronomian lernejon (1924–1934). Fine en Budapeŝto li estis redaktoro en tabaka direktoraro, poste inter 1946–1948 konsilisto. Dum sia aktiva vivo li okupiĝis pri kultivado de tabakoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A dohány trágyázásáról. (1936)
- A dohány állati kártevői. (kunkompilisto, 1943)
- A dohány termesztése. (1946)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM176091;jsessionid=090ACD23235B8FED8AA5FE2126551CF5 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=742365&date=2024-12-29 nemzeti névtér