Döme Sztójay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Döme Sztójay
Persona informo
Sztójay Döme
Naskonomo Димитрије Стојаковић
Naskiĝo 5-an de januaro 1883 (1883-01-05)
en Vršac, Departemento Timișoara,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de aŭgusto 1946 (1946-08-22) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Unity Party vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZTÓJAY Döme (naskiĝis la 5-an de januaro 1883 en Versec; mortis la 22-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto) estis hungara dekstre ekstremisma politikisto, oficiro, ĉefministro. Lia nomo estis ĝis 1935 StojákovitsStojakovich. Li agadis en 1919 kontraŭ la Konsilantara Respubliko de Hungario. Ekde 1927 li estis armea ataŝeo, generalleŭtanto en Berlino. Tie li iĝis senhezitema admiranto de Germanio.

Post okupo de Hungario far Germanio, guberniestro Miklós Horthy nomis lin ĉefministro, je premo de la nazioj. Li agadis kiel ĉefministro inter la 22-a de marto kaj 29-a de aŭgusto 1944. Stojai fortigis la militan partoprenon (aprilo, majo 1944, ofensivo ĉe Kolomea) kaj plumizerigis la popolon. Dum lia regado subskribis Hungario gravan komercan kontrakton kun Germanio, kiu profitdonis nur por Germanio. Dum lia regado okazis la holokaŭsto, en kiu oni deportis pli ol 600.000 mil judojn al la naziaj koncentrejoj (ĉefe al Aŭŝvico). Horthy sukcese abdikigis lin post transiro de Rumanio de la centra al la anglosaksa alianco.

Postmilite, oni kondamnis lin al morto kaj pendumis lin kiel militkrimulon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de hungaraj ĉefministroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]