Brian Laustsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brian Laustsen
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Brian LAUSTSEN estas dana esperantisto. Li eklernis esperanton de Jacob Nordfalk en 1998.

Li estas basisto en Esperanto Desperado ekde somero 2000, kiam li revenis hejmen post unujara mondvojaĝo kaj al Esperanto Desperado mankis basisto. Li jam kunkoncertis dum KAFE en Tuluzo kaj KEF en Helsinko la sama somero.

Dum la Internacia Seminario 2000/2001 li renkontis la italinon Paola Grippa. Ili geedziĝis en julio 2005 en Italio.

En aŭtuno 2005 li kunfondis la bandon Hotel Desperado.