Saltu al enhavo

Aspazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspazio
Aspazio
Aspazio
Aŭtoro Aleksander Świętochowski
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 157
vdr

Aspazio (Aspasiá) estis hetajro el Mileto, kiu fariĝis amatino kaj poste edzino de Periklo. Ŝi estas ankaŭ heroino de libro el la fruaj tempoj de Esperanta literaturo.

Citaĵo
 Vi trovos en la dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj. 

(El la Postparolo de Belmont.)

Ekzemplero de la libro situas interalie en la privata biblioteko de P. Fiŝo.

Citaĵo
 La agado de tiu ĉi dramo daŭras dudek kvin jarojn, de la batalo apud Tanagro ĝis la memorinda juĝo, kiam Periklo sukcese defendis sian edzinon Aspazio kontraŭ kulpigo. pri malpieco kaj malĉasteco. La glora figuro de Periklo, ĉiam honesta, trankvila, kuraĝa, ĉiam laboranta nur por la komuna bono, ne pensante pri ia rekompenco, elstaras reliefe kontraŭ la malnobleco de la tiama aristokrata partio en Atenoj ĉiam intrigema pri persona potenco, senskrupula ĝis tia grado, eĉ perfidi la patrujon por venĝi sin kontraŭ sia nobla kontraŭulo. Ne estas necese diri, ke la stilo de la tradukinto estas bona, ĉar D-ro Leono Zamenhof havas la grandan privilegion esti frato de nia kara Majstro mem. Inter la novaj vortoj troviĝantaj en tiu ĉi libro mi rimarkas arend.en la jena frazo: ĉiu virino arendas de viro sian propran korpon (pĝ. 13, lin. 2) Mi nur povas supozi, ke arendas estas prunte prenita de la rusa kaj signifas : prenas farme (angle : holds on lease) ; sed, se tiu supozo estas prava, mi ne komprenas, kial la fundamenta. vorto farm': ne estis preferata en. tiu loko, La vorto fabriko estas kelkaloke uzata (vidu paĝojn 70, 88, 91, k.a. )en la senco de domo aŭ loko, en kiu oni faras iujn objektojn. Sajnas al mi, ke tia loko estas fabrikejo, ĉar se ni nomus ĝin fabriko, tiam la ideo de ejo nepre algluiĝus al la radiko kaj ni devus serĉi alian radikon por tiaj vortoj, kiaj ne rilatas al la farejo. 
— A. E. W., La Brita Esperantisto - Numero 049, Januaro (1909)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]