T. Grahame Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
T. Grahame Bailey
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1872 (1872-09-08)
Morto 5-an de aprilo 1942 (1942-04-05) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Profesio
Okupo esperantistolingvistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

T. Grahame BAILEY [bejli] (naskiĝis la 8-an de septembro 1872 en Ambala, Hindio; mortis la 5-an de aprilo 1942) estis irlanda esperantisto.

De 1895 ĝis 1920 li estis misiisto; de 1920 li estis profesoro ĉe la Londona Universitato. Li verkis naŭ librojn kaj multajn artikolojn pri hindaj lingvoj. Li estis honora prezidanto de Londona Esperanta Klubo kaj membro de la Lingva Komitato. Li estris diservojn dum la 18-a kaj 22-a Universalaj Kongresoj.