Vincenc Kroužil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenc Kroužil
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1876 (1876-12-31)
Morto 17-an de novembro 1954 (1954-11-17) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vincenc KROUŽIL (naskiĝis la 31-an de decembro 1876 - mortis la 17-an de novembro 1954) estis ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aktivisto en Brno, honora membro de la loka klubo, en 1921 ĝia prezidanto, post la 2-a mondmilito ekzamenanto pri Esperanto.

Vincenc Kroužil plurfoje prelegis pri Esperanto kaj gvidis kursojn en Industria lernejo kaj Komerca Akademio, en la Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj.

Vincenc Kroužil okupiĝis pri esotera literaturo. Li ankaŭ helpis al Santo Kumar Ghose Hazra el Kalkuto eldoni lian poemaron Frateco - Brotherhood, kiel informas la antaŭparolo.

Li esperantigis

  • Ĉeĥa literaturo laŭ birdperspektivo de Arne Novák (1921)

kaj enĉeĥigis

  • Esperanto: mezinárodní jazyk inženýrů (Internacia lingvo de inĝenieroj) de Tony Jules Gueritte.
  • Ján Maliarik: Celozemský univerzálný štát (1927, Tuttera universala ŝtato)
  • Jakob Lorber: Velké evangelium Janovo (Granda evangelio de Johano)
  • Jakob Lorber: Říše boží (Regno Dia)
  • Jakob Lorber: Země přirozená a duchovní (Tero natura kaj spirita)