Ágnes Deli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ágnes Deli
Persona informo
Naskonomo Deli Ágnes
Naskiĝo 14-an de decembro 1963 (1963-12-14) (55-jara)
en Mohács
Profesio
Profesio skulptisto
v  d  r
Information icon.svg

Ágnes Deli [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Deli Ágnes estas hungara skulptisto, altlerneja instruisto.

Ágnes Deli [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1963 en Mohács.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Deli akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1987, poste ŝi lernis en akademio Gerrit Rietveld de Amsterdamo (1988-1991) de Helly Österreicher, fine en Hungara Belarta Altlernejo (1991-1995) de György Jovánovics. Ekde 1994 ŝi havis eksterlandajn kaj hungarajn stipendiojn. Inter 2001-2003 ŝi estis asistanto en Hungara Belarta Universitato, poste ŝi akiris sciencan gradon DLA samloke. En la lernojaro 2007 ŝi instruis en Altlernejo de Nyíregyháza, poste en Universitato de Kaposvár, kie ŝi akiris la instruan rangon docento en 2010. Post 3 jaroj ŝi habilitiĝis en Universitato de Pécs. Ŝi ricevis premiojn inter 1993-2015. Ŝia edzo estas skulptisto.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Vác (1991)
  • Budapeŝto (1992, 1996, 2005, 2011, 2017)
  • Vieno (1994)
  • Mohács (2006)
  • Pécs (2010)
  • Kassel (2012)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Amsterdamo (1990)
  • Budapeŝto (1992, 1998)
  • Hamburgo (1995)

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "1.Terv/1" (tuĉa grafikaĵo)
  • Felhőtlenül (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]