Ágoston Schulek (stangosaltisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Schulek (stangosaltisto)
Ágoston Schulek (stangosaltisto)
Ágoston Schulek (stangosaltisto)
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1943(nun 1943-08-06)
en  Hungara reĝlando Kassa
Morto la 2-an de oktobro 2011
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Tibor Schulek
Infano Csaba Schulek
Parencoj Frigyes Schulek
Okupo
Okupo universitata instruisto • stangoaltosaltisto
vdr

Ágoston Schulek [Agoŝton ŝulek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schulek Ágoston estis hungara stangosaltisto, altlerneja instruisto, trejnisto, sporta postenulo. Lia patro estis Tibor Schulek.

Ágoston Schulek[1] naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1943(nun 1943-08-06) en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 2-an de oktobro 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Schulek maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris pedagogian-trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li estis stangosaltisto ĝis 1975 en konata sportklubo, sed inter 1963-1967 li sportis en klubo de la altlernejo. Li sepfoje havis hungarajn rekordojn, trifoje li estis hungara ĉampiono, li apartenis 15-foje al la nacia atleta teamo. Eksterlande li ne havis signifajn rezultojn. Ekde 1991 li havis postenojn el la hungara sporta vivo, kelkfoje ankaŭ eksterlande. Inter 1970 kaj 2002 li estis trejnisto en Budapeŝto, tamen inter 1980-1984 en Kuvajto. Li estis ankaŭ docento en la menciita altlernejo (intertempe levita universitato), inter 1990-1994 li estis vicrektoro, inter 2004-2007 li estis katedrestro, poste li instruis plu en emerita statuso. Lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1971-1976. Li ricevis premiojn inter 1973-2011. Menciindas, ke li estis hungara luterana presbitero.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]