Ákos Matzon
Etoso
Ákos Matzon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Matzon Ákos |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ákos Matzon [Akoŝ macon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matzon Ákos estas hungara pentristo.
Ákos Matzon [1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ákos Matzon frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1980-1986), fine en teknika altlernejo. Li akiris arkitektan-pedagogian diplomon, sed tiutempe li okupiĝis jam ankaŭ pri pentrado. Lia majstro estis Tamás Konok. Ekde 1992 li estas oficiale pentristo. Inter 1998-1999 kaj en 2007 li havis stipendiojn. Li apartenas al la abstraktisma arto kun geometriaj formoj. Li ricevis 5 premiojn inter 2003-2010.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Győr (1990, 1995, 2001, 2010)
- Budapeŝto (1991, 1995, 2001, 2006)
- Esslingen (1998)
- Berlino (2001, 2006)
- Vieno (2004)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Salgótarján (1989, 1996)
- Klagenfurt (1991)
- Budapeŝto (1993, 1996, 2004, 2014)
- Parizo (1995, 1996, 2003)
- Kaburbo (1998, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1998, 2000)
- Ateno (2003)
- Berlino (2007)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Éjjel
- Fénysávok
- 6 levelű lóhere
- Vonal és hasáb
- Orientáció I.
- Ablakok
- Híd
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio