Árni Böðvarsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Árni BÖDVARSSON)
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Árni.
Árni Böðvarsson
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1924 (1924-05-15)
Morto 1-an de septembro 1992 (1992-09-01) (68-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo filologo • esperantisto
vdr

Árni Böðvarsson (naskiĝis la 15-an de majo 1924, mortis la 1-an de septembro 1992 en Rejkjaviko, Islando) estis islanda esperantisto, elstara filologo pri la islanda lingvo kaj redaktoro de ties norma vortaro. Li estis membro de UEA dum pluraj jardekoj kaj fakdelegito pri lingvistiko. Li kunfondis la Esperanto-societon Aŭroro en Rejkjaviko kaj agis kiel sekretario de la Islanda Esperanto-Asocio.

Li editoris Islandan-Esperantan Vortaron (1965) de B. B. Skatfell kaj verkis en Esperanto informan broŝuron pri la gramatiko de la islanda lingvo. Li estis membro de la LKK por la 62-a UK en Rejkjaviko (1977) kaj dum multaj jaroj ano de la komisiono de la Belartaj Konkursoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.