Árpád Gerster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Gerster
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1848 (1848-12-22)
en Košice
Morto 11-an de marto 1923 (1923-03-11) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj anglagermanahungara
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Frat(in)o Etelka Gerster
Okupo
Okupo kuracistoginekologo
vdr

Árpád Gerster, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Gerster Árpád Géza Károly estis hungara-usona kuracisto, akuŝisto-ginekologo, kirurgo, profesoro. Lia fratino estis Etelka Gerster. Lia nomo en Usono ofte aperis en formo Arpad Geyza Gerster.

Árpád Gerster [1] Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de decembro 1848 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 11-an de marto 1923 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Gerster frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Vieno. Li akiris kuracistan diplomon en 1872, poste li eklaboris en soldata hospitalo de Vieno. En 1874 li studvojaĝis en Germanio, poste li migris al Usono, kie li laboris kiel kirurgo. En la sekva jaro li edziĝis, poste li havis filon. Ekde 1882 li ankaŭ instruis en Novjorko. En 1894 li ricevis ordenon de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), kiun li resendis, ĉar ankaŭ en Usono li apogis tiujn hungarojn, kiuj sekvis politikon de Lajos Kossuth.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The rules of aseptic and antiseptic surgery; a practical treatise for the use of students and the general practitioner, by Arpad G. Gerster ... (1888) - la libro estis unika en Usono en tiu temo
  • The rules of aseptic and antiseptic surgery : a practical treatise for the use of students and the general practitioner (1890)
  • Recollection of a New York Surgeon (1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]