Árpád István Borsos
Árpád István Borsos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1944 (80-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | geografo instruisto |
Árpád István Borsos [iŝtvAn borŝoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borsos Árpád István estis hungara geografo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia pseŭdonomo estis B. Léránt Árpád.
Árpád István Borsos[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1944 en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád István Borsos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1962, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1967, kinejsciencan diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1991, ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 2000. Jam inter 1967-1971 li instruis en Abaújszántó, poste li estis gimnaziestro en Szikszó. Ekde 1975 li estis pedagogia inspektoro, iom poste li havis postenojn en ministerio aŭ libroeldonejo. Ekde 2001 li estas sendependa entreprenisto. En 2009 li akiris sciencan gradon Ph.D. en Universitato de Pécs. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 filinojn en 1968 kaj 1971.
Elektitaj volumoj
[redakti | redakti fonton]- A mozi mint innováció magyarországi elterjedése, a hálózat alakulásának földrajzi jellemzői napjainkig (2009)
- Filmföldrajz. Tanulmányok egy új diszciplína tárgyköréből. (2011)
- Az utolsó pillanatban. Adalékok a M. Kir. „Rákóczi Ferenc” Gyalogsági Hadapródiskola történetéhez. (2016)
Elektitaj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- A moziüzemeltetés racionalizálásának lehetőségei (1989)
- A helyi televíziózás fejlődése Magyarországon (2003)
- Egy innováció terjedésének jellegzetességei Magyarországon az e-cinema példáján (2010)
- Az állam- és közigazgatási területszervezések hatása a települések térkapcsolatára Somogy megyében (2018)
Elektitaj literaturaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Kisvárosi boszorkányüldözés (romano, 2015)
- Asszonysorsok (noveloj, 2017)
- Vallomás (poemoj, 2018)