Árpád Jutocsa Hegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Jutocsa Hegyi
Persona informo
Naskonomo Hegyi Árpád Jutocsa
Naskiĝo la  8-an de januaro 1955(nun 1955-01-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q61022704Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo teatra reĝisorolektoro
vdr

Árpád Jutocsa Hegyi [jutoĉa hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi Árpád Jutocsa estas hungara reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto.

Árpád Jutocsa Hegyi [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Jutocsa Hegyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitektan diplomon en arkitekta altlernejo en Budapeŝto en 1976, fine reĝisoran diplomon en Teatra Altlernejo en 1980. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám, aliaj instruistoj estis ekzemple Kálmán Nádasdy, Emil Petrovics. Post siaj studoj li tuj reĝisoradis en Hungara Radio, Hungara Televizio, sed ĉefe en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1983-1985 li estis reĝisoro de Teatro Hevesi Sándor, inter 1985-1989 de Teatro de Kecskemét, inter 1989-1992 de Teatro József Attila. Inter 1992-2002 li estis ĉefreĝisoro kaj teatrestro de Nacia Teatro (Miskolc). En la teatra jaro 2005 li estis nomumita teatrestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la sama jaro li akiris DLA-diplomon en la Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). En la sekvaj jaroj li jam ne ligiĝas al teatroj, li havas reĝisorajn taskojn laŭokaze. Li instruas en Universitato de Dramo kaj Filmo, Scienca Universitato Loránd Eötvös, eĉ en Usono.

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]