Árpád Latabár (1878 - 1951)
Árpád Latabár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Latabár Árpád |
Naskiĝo | la 19-an de septembro 1878 en Miskolc (Hungario) |
Morto | la 22-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 23/2-1-54 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Kálmán Árpád Latabár |
Infanoj | Kálmán Latabár (1902 -1970), Árpád Latabár (1903 - 1961) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Árpád Latabár, laŭ hungarlingve kutima nomordo id. Latabár Árpád estis hungara aktoro, infana aktoro. Li estis nepo de Endre Latabár (patro), filo de Kálmán Árpád Latabár, liaj filoj estis Kálmán Latabár kaj Árpád Latabár (1903).
Árpád Latabár [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1878 en Miskolc, li mortis la 22-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Latabár havis jam rolojn dum sia infanaĝo en teatro de Zsigmond Feld. Li lernis en privata aktorlernejo de Zoltán Horváth (aktoro), poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo. Li komencis sian veran aktoran karieron en 1896 en teatra trupo en Szolnok, en la sekva jaro en trupo de András Leszkay en Arad (urbo). Inter 1898 kaj 1908 li apartenis al trupo de Albert Kövessy, poste al Ignác Krecsányi. Ekde 1911 li havis rolojn en Budapeŝto (Teatro Király (1911-1934), Teatro Magyar (1923, 1925, 1929), Teatro Városi (1935–1938), Operetoteatro (Budapeŝto) (1942–1948)).
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Imre Kálmán:
- A csárdáskirálynő - Ferkó
- Marica grófnő - princo Populescu
- A cirkuszhercegnő - Sergius Wladimir
- Béla Zerkovitz: A legkisebbik Horváth lány - Dorner
- Viktor Jacobi: Sybill - duko
- Zeller: A madarász - Csörsz
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Doktor úr (1916) - policano
- Vörösbegy (1921) - Dobonthy
- A varieté csillagai (1939) - teatrestro
- Álomkeringő (1943)
- Mágnás Miska (1949)