Árpád Tőzsér
Aspekto
Árpád Tőzsér | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1935 (89-jaraĝa) en Petrovce | ||||
Lingvoj | slovaka vd | ||||
Ŝtataneco | Slovakio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto literaturhistoriisto verkisto tradukisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Árpád Tőzsér [tOĵEr], hungare Tőzsér Árpád estas hungara poeto, verkisto, tradukisto, kritikisto, literaturhistoriisto kaj profesoro.
Árpád Tőzsér naskiĝis la 6-an de oktobro 1935 en Ĉeĥoslovakio, en Petrovce (distrikto Rimavská Sobota).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Tőzsér apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplomon pri hungara-slovaka instruisto en Bratislavo en 1960. Poste ĝis 1996 li redaktis (fine kiel ĉefredaktoro) diversajn hungarlingvajn revuojn. Inter 1971-1976 li edukis en ĉeflernejo en Nitra, poste li estris la hungarlingvan eldonejon. En 1974 li edziĝis, en la sekva jaro havanta 2 filojn. Inter 1991-2002 li denove instruis en universitato. Li ricevis premion Kossuth en 2004, inter 1988-2009 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 14 poemaroj inter 1963-2006, ekzemple Mogorva csillag 1963; Négy negyed (Kvar kvaronoj) 1999; Tőzsér Árpád legszebb versei (Plej belaj poemoj de Árpád Tőzsér) 2005
- dramo: Faustus Prágában 2005
- tradukaĵoj el la ĉeĥa, slovaka kaj pola literaturo, ekzemple de Vilém Závada, Vladimír Mináč, Lubomír Feldek, Pavol Országh Hviezdoslav, Vladimír Holan
- studoj