Élisabeth Gille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Élisabeth Gille
Personaj informoj
Naskiĝo 20-an de marto 1937 (1937-03-20)
en Parizo
Morto 30-an de septembro 1996 (1996-09-30) (59-jara)
Kaŭzo de morto kancero
Ŝtataneco Francio
Profesio lingvisto, eldonisto, tradukisto, verkisto, sciencfikcia verkisto
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Patrino Irène Némirovsky
v  d  r
Information icon.svg

Filino de Michel Epstein, inĝeniero en fiziko fariĝinta bankestro, de rusia deveno, kaj de la romanistino Irène Némirovsky, de ukrainia deveno, Élisabeth Gille, kromnomata Babet en sia infanaĝo, naskiĝis en Parizo je la printempo 1937. Ŝia pliaĝa fratino, Denise, naskiĝis en 1929. Kun la celo protekti ilin de eventualaj bombadoj, timataj post la militdeklaro, la gepatroj Epstein decidis konduki siajn du filinojn ekster la ĉefurbo ekde la 1-a de septembro 1939. Élisabeth kaj Denise estis tiam lokataj ĉe la patrino de sia nutristino, en Issy-l'Evêque, en Saône-et-Loire. Iliaj gepatroj ilin retrovis tie en 1941 kaj, dum unu jaro, la familio vivis en la Hôtel des Voyageurs de Issy-l'Évêque, kie loĝis ankaŭ soldatoj kaj oficiroj de la Wehrmacht, antaŭ ol ili luis domon en la vilaĝo. Dum tiu tuta periodo, la geedzoj Epstein portis la flavan stelon. La 13-an de julio 1942, Irène Némirovsky estis arestita de francaj ĝendarmoj, por esti deportata al Auschwitz, kie ŝi mortis de tifo post unu monato. En oktobro, Denise, Élisabeth kaj Michel estis kondukitaj al la Kommandantur, kie oficiro komprenigis al ili ke necesas fuĝi. Michel Epstein estis arestita, post malmulta tempo, kaj mortis gasvenenite ekde sia alveno al Auschwitz komence de novembro: antaŭe li havis la tempon konfidi al siaj filinoj kelkajn paperojn de familio, fotojn kaj juvelojn, same kiel la multvaloran kajeron de ilia patrino, kiu enhavas neeldonitajn manuskriptojn, el kiuj Suite française, publikigotan pli ol duon-jarcenton poste, en 2004. La du knabinoj estis lokitaj ĝis sia plenaĝo, unue sub la kuratoreco de Albin Michel, poste de lia bofilo Robert Esmenard (kiu gvidis eldonejon ekde 1943 kun André Sabatier), de kiu ili malkovris ja poste la malavarecon kiu ebligis ilian postvivadon.