Émile Armand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Émile Armand

Émile Armand (Parizo, 1872- Rueno, 1962) estis grava kaj fama franca reprezentanto de la individuisma anarkiismo. Li estis grava pro repreni la idearon de Stirner, disvastigi la individuisman anarkiismon, kontakti kun eksterlanda anarkiismo kaj fondi gravan gazeton kiel L’en dehors. Krome li kunmetis en la individuisma idearo la novajn teoriojn pri sekseco, nome novmaltusianismo kaj eŭgenezio, krom nudisma naturalismo.

La individuisma anarkiismo en Francio[redakti | redakti fonton]

La individuisma anarkiismo en Francio ĝuis favoran grundon pro tio ke jam frue ekzistis tie gravajn figurojn kiel Anselme Bellegarrigue kiu partoprenis en la revolucia epoko de la 1840-aj jaroj, eldonis kelkajn broŝurojn, kontaktis en Usono almenaŭ kun Thoreau kaj klopodis fondi iun asocion de liberecanaj liberpensuloj. Poste je la fino de la 19-a jarcento jam kunverĝis la renoviga kaj kritika intelektularo kun la agada anarkiismo. Kaj en la 1890-aj jaroj okazis preskaŭ spontanea eksplodo de perforta anarkiismo, ĉefe ĉirkaŭ la kazo Ravachol (1891-1894).

Sur tiu grundo kreskiĝis la famo de gravaj teoriuloj de la individuisma anarkiismo, kiel Émile Armand kaj Han Ryner, inter aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Émile Armand estis la pseŭdonimo de Ernest Lucien Juin, naskita en riĉa kaj progresema familio. La patro estis liberpensulo kaj partoprenis en la Pariza Komunumo; pro tio ili devis ekziliiĝi en Londono, tie kaj poste hejme la junulo ĝuis laikan kaj raciisman lernadon. Tamen la religia entuziasmo prenis lin kaj komencis sian agadon en la Savarmeo el 1889 al 1897. Tamen jam ĉirkaŭ la fino de la jarcento li rompis kun sia religiemo, sia patro, sia edzino kaj eĉ sia propra identeco kaj de tiam li estos Émile Armand.

Kvankam lia komenco en la anarkiismaj medioj estis influita de la kristana anarkiismo, tuj kontaktis kun Albert Libertad, kiu kontaktigis lin kun la anarkiismaj kolonioj, kie Émile Armand emfazis sian agadon ĉirkaŭ la disvolvigo de la libera amo kiel amkamaradeco. Tiu emfazo malproksimigis lin de la plej konata anarkiismo kaj poste forgesigos lin. Sed aliflanke li eniris en decidema agado eldoni influajn franclingvajn gazetarojn, kiel L’Ére Nouvelle (La nova erao) (1901-1911), Hors du troupeau (1911) (For de la gregaro), Par delá de la mêlée (1916) (For de la ludantaro), L’Únique (La unikulo) (1945-1956), sed ĉefe L’en dehors (La forulo) (1922-1939). La titoloj klare reprezentas la bazan individuisman idearon kaj la ĉefa ideo estis for de la homa komunumo.

Dum la Unua Mondmilito kaj dum la Dua Mondmilito li kiel kontraŭmilitisto kampaniis por malaliĝo al la armeo kaj pro tio li estis enmetita en koncentrejoj, kio unuflanke forgesigis lin el la ĝenerala publiko, sed aliflanke havigis al li iom da prestiĝo ĝenerale en la laborista movado, sed ĉefe inter individuistoj. Inter ambaŭ militoj li, krom la gazetaro, eldonis broŝurojn ĉefe pri sekseco kaj individuismo. Li post la Dua Mondmilito pludaŭris sian agadon ĝis sia morto en Rouen en 1962.

Idearo[redakti | redakti fonton]

La koncepto de Émile Armand pri individuismo estas, ke tiu estas la supero de la socia flanko de la homo, la suprenigo de la persona filozofio al subjektivismo kaj al absoluta relativismo. La individuo devas uzi la socion nur por sia propra profito; li ne devas permesi la malon: ke la socio profitas el la individuo, ekzemple pere de la militoj.

La individuo kritiku ĉion kio klopodas esti super ĝi: tradiciaj veroj kaj konceptoj, psikologia subpremado (per seksa libero ekzemple), ktp. La individuo vivu sian vivon kaj klopodu ĝui sian plezuron, ĉar nur ĝi ekzistas en la mondo, eĉ ne la supera planideo de progreso: kompreneble tiu malsociemo apartigis lin de la organizita anarkiisma movado.

El la usona individuismo Émile Armand prenas la ideon de la libera asocio de individuoj pere de kontraktoj. Per tiuj liberaj asocioj, ĉiam rompeblaj, la individuoj povas asociiĝi kaj serĉi sian profiton. Tiuj kontraktoj baziĝu sur reciprokeco. Neniu estu supera. Kaj organizaĵoj estu plej malburokrataj eble. La individuo havu rajton je posedo, tio estus la garantio de ties individueco: tiu ideo alproksimigas lin al Stirner, sed malproksimigas lin disde la liberecana komunismo aŭ organizita anarkiismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le petit manuel anarchiste individualiste, 1911
  • Qu'est ce qu'un anarchiste? (1908)
  • L'initiation Individualiste Anarchiste (1923)
  • Ainsi chantait un en dehors (1. Teil 1925; 2. Teil 1933)
  • Fleurs de solitude et points de repère (1926)
  • Les loups dans la ville (1928)
  • Libertinage et prostitution (1931)
  • La Révolution sexuelle et la camaraderie amoureuse (1934)
  • En marge du vice et de la vertu (1937)
  • Préface à nouvelle édition de «L'Unique» de Max Stirner (1948)

Gazetaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.