Éric Tabarly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éric Tabarly
Persona informo
Naskonomo Éric Marcel Guy Tabarly
Naskiĝo 24-an de julio 1931 (1931-07-24)
en Nanto
Morto 12-an de junio 1998 (1998-06-12) (66-jaraĝa)
en Irlanda Maro
Mortokialo drono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Mara Altlernejo • Q2974825
Subskribo Éric Tabarly
Familio
Frat(in)o Patrick Tabarly
Edz(in)o Jacqueline Tabarly
Infano Marie Tabarly
Parencoj Erwan Tabarly
Okupo
Okupo Officer of the French Navy • sailor • seafarer
vdr

Éric TABARLY estis franca navigisto, naskiĝinta la 24-an de julio 1931 en Nantes, kaj mortinta en la Irlanda Maro la 13-an de junio 1998 post falo eksterŝipe.

Éric Tabarly malkovris veladon en la aĝo de tri, kiam li suriris la familian boaton, kies nomo estis Annie. En 1938, kiam Éric havis sep jarojn, lia patro Guy aĉetis malnovan boaton konstruitan en 1898 de la skota boatkonstruisto William Fife. La patro renomis la boaton Pen Duick, nomo kiu en la bretona lingvo signifas brunan paruon.

Tabarly dediĉis sian vivon al la maro. Ĉiuj liaj boatoj estis nomitaj per la sama nomo, kaj en lia vivo kvin aliaj Pen Duick sekvis, distingitaj nur per progresema roma cifero (Pen Duick II ĝis Pen Duick VI), sed ĉiujn li amis egale.

En 1964 Tabarly venkis en la solula transatlantika vetkuro per sia boato, la Pen Duick II. Li ricevis gratulojn de generalo De Gaulle, kaj dank' al li multe pli da francoj malkovris veladon. Pro siaj multaj venkoj en diversaj vetkuroj en 1967 li ricevis la Honoran Legion.

Li malaperis surmare dum la vespero de la 12-a de junio 1998, en la Irlanda Maro, ĵus antaŭ la 23a horo, kun la akvotemperaturo ĉe proksimume 11° kaj la perspektivo de supervivo limigita al 3-4 horoj. Lia korpo estis trovita de kelkaj maristoj ĉirkaŭ tagmezo la morgaŭon, je 43 mejloj (80 km) sude de la punkto, kie ĝi falis en la maron.