Éva Petrőczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Petrőczi
Éva Petrőczi
Éva Petrőczi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1951 (1951-04-07) (73-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o András Szabó (literaturisto)
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukisto • literaturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

Éva Petrőczi [petrOci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Petrőczi Éva estis hungara poeto, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Ludwig, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Szabó Andrásné.

Éva Ludwig[1] naskiĝis la  7-an de aprilo 1951(nun 1951-04-07) en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Petrőczi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1975, post 2 jaroj ŝi doktoriĝis. Post la diplomo ŝi instruis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Inter 1978-1982 ŝi estis kulturisto en Aszód, inter 1982-1994 ŝi estis redaktoro en pluraj lokoj. En 1994 ŝi ekinstruis en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, ŝi estis levita docento en 2000 kaj ekde 2013 ŝi instruis en emerita statuso. Intertempe en 1999 akiris sciencan gradon Ph.D., ŝia habilitiĝo okazis en 2006 en Universitato de Miskolc. Ŝi ofte verkas poemojn, eseojn aŭ ŝi tradukis, eĉ ŝi havas radiajn kaj televidajn taskojn. Ŝi edziniĝis dufoje en 1971 kaj 1978, ŝi naskis 4-foje. Ŝi ricevis stipendiojn inter 1979-1985, premiojn inter 1995-2014.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Heléna bálja (poemaro, 1978)
  • Ez is történelem (poemaro, 1987)
  • Katherine Paterson: Híd a túlvilágra (tradukita romano, 1990)
  • A bokályos házban (poemaro, 1997)
  • Dido utolsó üzenete (poemaro, 2006)
  • en:R. S. Thomas: Egy pap, népéhez (tradukitaj poemoj, 2007)
  • Áfonyahegyi jegyzetek (prozo, 2010)
  • A természet képei – A természet versei (poemaro, 2016)
  • Ida és Gyula. Dédszüleim története (prozo, 2019)
  • A füst vállalása (poemaro, 2022)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]