Éva Sebestyén
Aspekto
Éva Sebestyén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1927 en Sárospatak |
Morto | 12-an de junio 2011 (83-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Éva Sebestyén [ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Éva estis hungara aktoro. Ŝia onklo estis Géza Sebestyén (aktoro).
Éva Sebestyén[1][2] naskiĝis la 4-an de julio 1927 en Sárospatak, ŝi mortis la 12-an de junio 2011 en Szolnok.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Sebestyén akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi en 1951. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Ifjúsági (1951-1954), poste ŝi pasis 2 jarojn en Teatro Gárdonyi Géza. Ekde 1957 ĝis la emeritiĝo ŝi estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok), sed kelkfoje ŝi havis rolojn ankaŭ poste. Ŝi ricevis premiojn inter 1982-2007, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de la teatro".
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Schiller:
- Kabale und Liebe - Sino Miller
- Maria Stuart (dramo) - Hanna Kennedy
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - edzino de inspektoro
- Rostand: Cyrano de Bergerac - Liza
- Molière: Georgo Dandin - bopatrino
- Ede Szigligeti: Liliomfi - najbarino
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (=teatra versio) - S-ino Róth
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Cecília
- Marica grófnő - Cecília Guddenstein Chlumetz
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - duonpatrino
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Első fecskék (1952)
- Vakvilágban (1987) – S-ino Kovács
- A csalás gyönyöre (1992)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- placo en Szolnok