Éva Vári
Aspekto
| Éva Vári | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1940 (85-jaraĝa) en Nagykanizsa |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Edz(in)o | Péter Haumann (1968–1973) |
| Amkunulo | Menyhért Szegvári |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro |
Éva VÁRI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vári Éva estas hungara aktorino. Éva Vári naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1940 en Nagykanizsa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Vári frekventis gimnazion inter 1954-1958, poste ŝi eklaboris en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En 1963 ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Pécs), kie post unu jaro ŝi ricevis permeson por aktoradi. Inter 1968-1973 ŝi estis edzino de Péter Haumann. Ekde 1993 ŝi vivas en Budapeŝto. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 8 kinejaj filmoj inter 1973-2005, ekzemple Ni neniam mortos!, 1993
- 8 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1978-2006, ekzemple Szomszédok (Najbaroj), 1999
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: La ventego - Ariel; István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - S-ino Orbán
Fontoj
[redakti | redakti fonton]


