Saltu al enhavo

Ödön Both

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Both
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1924 (1924-01-16)
en Cibakháza
Morto 26-an de aprilo 1985 (1985-04-26) (61-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged (–1949) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto de juro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ödön Both [odon bot], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Both Ödön estis hungara jurhistoriisto, altlerneja instruisto.

Ödön Both[1] naskiĝis la  16-an de januaro 1924(nun 1924-01-16) en Cibakháza, li mortis la 27-an de aprilo 1985 en Szeged.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ödön Both maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1942, poste li estis oficisto en la sama urbo. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1949, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto, poste lektoro (1957–1965), fine docento kaj katedrestro (1965–1984) en la universitato. Intertempe li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis la gazetara libereco kaj evoluo de puna juro en Szeged. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis 3 gefilojn en 1948, 1950 kaj 1955. Li ricevis premion en 1974.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Küzdelem a sajtószabadságért Magyarországon. 1790–1795. (1953)
  • Szeged város büntetőbíráskodása 1848-ban. (1958)
  • A beszámítást kizáró és a büntetést megszüntető okok Szeged város reformkori büntetőjogában. 1790–1848. (monografio kaj disertaĵo, 1963)
  • A struptum violentum a kései magyar büntetőjogban. 1790–1848. (1977)
  • Egyetemes állam- és jogtörténet. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1984)
  • Fejezetek a nyugat-európai állam- és jogtörténet köréből. (1995)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.