Ĉandpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉandpur
Administrado
Poŝtkodo 0841 [+]
Retpaĝaro sadar.chandpur.gov.bd [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 12′ N, 90° 40′ O23.290.67Koordinatoj: 23° 12′ N, 90° 40′ O [+]
Areo 308,78 km² (30 878 ha) [+]
Situo de Ĉandpur
v  d  r
Information icon.svg

Ĉandpur, pli precize Ĉandpur Sadar, bengale চাঁদপুর সদর estas subdistrikto (supozeble urbego kun la aglomeraĵo), ankaŭ rivera haveno en Bangladeŝo en Ĉitagongo (regiono), en la samnoma distrikto Ĉandpur.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉandpur situas sur ebenaĵo en sud-centra parto de la lando ĉe kunfluo de Meghna kaj alia riveroj. Partoj de la urbo estas pli kaj pli tuŝitaj de rivera erozio. Dako troviĝas 76, Ĉitagongo 138 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En Ĉandpur fama mezlernejo estis fondita en 1885. En 1897 Ĉandpur iĝis komunumo havanta jam propran urbodomon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Ĉandpur en la unua duono de la 20-a jarcento oni establis uzinojn pri jutoj. Ili grandparte estis fermitaj depost disfalo de Brita Hindio. Tamen, la haveno restis grava komerca centro por jutoj. Krome, la haveno estas hodiaŭ ankaŭ riparejo pri ŝipoj kaj salo-rafinejo. En la rivero oni fiŝkaptas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉandpur havas riveran havenon, trairan ĉefvojon kaj fervojan kontakton.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĉandpur situas en tropika klimato kun influo de musonoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]