Taojuan (Ĉande)
| Taojuan | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| kantono de Ĉinio urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 517000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 854 935 (2010) [+] | ||
| Loĝdenso | 192 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 28° 54′ N, 111° 29′ O (mapo)28.90365111.47693Koordinatoj: 28° 54′ N, 111° 29′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 4442,3 km² ( 444 230 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Taojuan, laŭ simpligita ĉina skribo 桃源县, laŭ tradicia ĉina skribo 桃源縣, laŭ pinjino Táoyuán Xiàn estas distriktonivela urbego, metropolo en prefektujnivela milionurbo Ĉande, en provinco Hunano, en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas "Persika Rivereto".

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En la distriktonivela urbego vivis ĉirkaŭ 980 000 homoj en 2023.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto kovras areon de 4442 km² (el tio 895 km² estas plugtero), kie la plej alta punkto estas 1 130 m, la plej malta 40 m. Alfluanto de la Jangzio fluas tra Taojuan.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historio de tiu teritorio komenciĝis en 516 a.K. Dum la Ĉina-japana milito en novembro 1943 ĉirkaŭ 60 japanaj paraŝutistoj surteriĝis ĉi tie, konkerante poziciojn tridek minutojn antaŭ la komenco de la japana ofensivo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturaj produktoj inkluzivas rizon, tritikon, manĝeblajn oleojn, sezamsemojn, arakidojn, kotonon kaj tabakon. Fabrikitaj produktoj inkluzivas maŝinaron, tekstilojn, kemiaĵojn, lignoproduktojn kaj ledvarojn. Lokaj minejoj ekstraktas oron, arĝenton, ferercon kaj diamantojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĉangde havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 1324 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter marto-aŭgusto. La temperaturo inter junio-aŭgusto iomete superas 30 °C. Vintre tio foje falas ĝis frostopunkto.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Taojuan havas 123 000 lernantojn en baz- mez- kaj altlernejoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
La distriktonivela urbego estas alirebla per 2 fervojaj linioj, nacia ŝoseo, provincaj aŭtovojoj kaj rapidvojoj, krome flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Taojuan estas transira zono de subtropika al norda subtropika klimato, havante humidan subtropikan klimaton kun laŭsezonaj dominaj ventoj. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 14-22 °C. Jare averaĝe pluvas 1509 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, dum la kulmino okazas junie. La jara averaĝa relativa humideco estas 81%; la jara sunbrilodaŭro estas 1531 horoj kaj la senfrosta periodo daŭras 284 tagojn. La averaĝaj neĝtagoj jare estas 10.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio




