Ĉepca (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉepca
ruse: Чепца; udmurte: Чупчи
rivero
Ĉepca en la urbo Glazov
Lando Rusio Rusio
Regionoj Permja regiono, Udmurtio, Kirova provinco
Urboj
Fontrivero
 - situo Supra-Kama altaĵo, Permja regiono
 - koordinatoj 57° 53′ 54.6″ N 54° 20′ 40.92″ O / 57.898500 °N, 54.3447000 °O / 57.898500; 54.3447000 (mapo)
Enfluejo La rivero Vjatka
 - situo en la urbo Kirovo-Ĉepeck
Kirova provinco
 - koordinatoj 58° 33′ 42.48″ N 50° 03′ 43.91″ O / 58.5618000 °N, 50.0621972 °O / 58.5618000; 50.0621972 (mapo)
Longo 501 km (311 mi)
Akvokolektejo 20 400 km² (2 040 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 124 /s
Vikimedia Komunejo: Cheptsa River

Ĉepcá (ruse Чепца, udmurte ЧупчиĈupĉí) estas rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Permja regiono, Udmurtio kaj la Kirova provinco. La rivero estas la plej granda (laŭ longo kaj laŭ areo de baseno) alfuanto (maldekstra) de Vjatka. Ĉepca apartenas al la baseno de Volgo.

La akvokolekta baseno de Ĉepca sur la mapo de la baseno de Vjatka

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero defluas de la deklivoj de la Supra-Kama altaĵo en la Permja regiono, fluas tra Udmurtio kaj la Kirova provinco kaj enfluas en la riveron Vjatka en la urbo Kirovo-Ĉepeck. En norda Udmurtio sur la rivero situas la urbo Glazov.[1]

Ĉepca estas ebena rivero, havas vastan valon kaj malkrutajn bordojn. La rivero multe sinuis dum sia tuta fluo. Ĝi kovriĝas per glacio ordinare ekde novembro ĝis aprilo aŭ ĝis komenco de majo.[1]

La longo de Ĉepca estas 501 km, la areo de la baseno — 20 400 km2. La lastaj 148 km de Ĉepca estas navigeblaj.[2] En la rivero sufiĉe multas bramoj, plotoj, tinkoj, siluroj, ezokoj, perkoj kaj aliaj fiŝoj.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enciklopedio “Akvo de Rusio”, la nomo de la rivero devenas de tjurkaj vortoj, kiuj signifas “rivero, fluanta inter montetoj”, sed en tiu enciklopidio oni neniel pruvas tion.[1]

Laŭ udmurta lingvisto Atamanov G.A. kaj aliaj, la vorto havas udmurtan devenon (ekzemple de ĉilej – “ezoko”, kaj ĉi – afikso, kiu signifas lokon). Sed multaj lingvistoj rigardas tion malvera.

Laŭ aliaj, la nomo havas slavan devenon, kaj aperis post 12-a jarcento, post kiam novgorodanoj alvenis en apuda regiono. Pruvante, oni diras, ke en la “Kroniko de la lando de Vjatka”, kiu rakontas pri la almigrado de noovgorodanoj, la vorto Ĉepca multfoje aperis en nuna formo,[3] kaj ke ekzistis alia prononco de tiu vorto – “Cepca”[4]: codiro kaj maldistingo inter c kaj ĉ povas indiki novgorodanojn. Sed la kroniko, kvankam kompilita el pli fruaj materialoj, mem aperis nur en la komenco de 18-a jarcento, do la pruvo estas dubinda. Same la dua pruvo estas dubinda: la du prononcojn (ordinaran rusan kaj novgorodan) povus same ekhavi vorto, antaŭe prenita el alia lingvo.

Laŭ popola etimologio, la nomo estas ligita kun Katerina la 2-a, kiu, transveturante la riveron, hazarde faligis tien sian kufon (ruse: ĉepec).[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Н.И. Алексеевский, М.М. Антонова, la artikolo Чепца en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio” (ruse).
  2. Ĉepca en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  3. Kroniko de la lando de Vjatka (ruse).
  4. Напольских, Владимир Владимирович Удмуртские материалы Д. Г. Мессершмидта. Дневниковые записи, декабрь 1726 г. Ижевск: Удмуртия, 2001. P. 136-137.
  5. Русский фольклор Удмуртии / Kompilis Татаринцев, А. Г., Iĵevsk, Udmurtio, 1990. P. 104.