Ĉevoja ŝtonkruco
La ĉevoja ŝtonkruco estas religia monumento konsistanta el kruco kutime farita el ŝtono (sed kelkaj troveblas el ligno) sur kolono, situanta en publika loko, ĉefe vojkruciĝoj, atrioj de preĝejoj aŭ deklivoj. Ĝi povas esti parto de Via crucis. Ĝi estas unu el la plej karakterizaj monumentoj de Portugalio kaj Galegio (kie oni nomas ilin cruzeiros kaj cruceiros, respektive), kvankam ĝi povas troviĝi ankaŭ en aliaj punktoj de la Kantabra Kornico aŭ en Kastilio kaj Leono (ekzemple en Sepúlveda). Ili ekzistas ankaŭ en aliaj partoj de Hispanio, kun malsamaj karakterizaĵoj kaj nomoj, ekzemple. Pro la iberia kultura heredaĵo, ili estas ankaŭ abundaj en la kolonia arkitekturo de Brazilo. En Irlando, Britio kaj Anglio ankaŭ eblas trovi ĉevojajn ŝtonkrucojn, precipe antaŭ religiaj lokoj.
La historia kunteksto, en kiu evoluis galegaj-portugalaj ŝtonkrucoj, estas la religia medio kreita de la kontraŭreformacio. Ne ekzistas ĉevojaj ŝtonkrucoj antaŭ la Koncilio de Trento, kiuj finiĝis en 1564, kaj estas bone sciate, ke ekde la Koncilio, en kiu ne malmultaj galegoj partoprenis, ilia nombro pliiĝis eksponente.