Rosa hugonis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina or-rozo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rosa hugonis

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Rosa hugonis
HEMSL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rosa hugonis ankaŭ nomata Ĉina or-rozo estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Rosa hugonis en plena florado

Priskribo kaj fenologio[redakti | redakti fonton]

radiosimetria floro kun kvin petaloj kaj multaj stamenoj

Rosa hugonis kreskas kiel staranta arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĉ. du metrojn. La pendanta bruna tigoaksoj estas kovrataj de pikaĵoj kaj rigidharoj. La altestarantaj folioj estas neparaj kaj konsistas el ĝis 13 malgrandaj elipsaj plumfolietoj.

La planto jam floras en majo. La floroj estas unuopaj. La duseksaj floroj havas diametron de kvar centimetrojn. Ili estas radiosimetriaj kaj kvinombraj kaj havas duoblan involukron. La kvin petaloj estas brile flavaj. En malfrua somero ĝi havas malgrandajn malhelruĝajn ĝis nigrajn rozfruktojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis trovita en la jaro 1899 de pastro Hugh Scallan en la ĉina provinco Ŝenŝjio. La unua priskribo de Rosa hugonis okazis 1905 fare de la angla botanikisto William Botting Hemsley. Sinonimo Rosa hugonis HEMSL. estas Rosa xanthina LINDL. forma hugonis (HEMSL.) A.V.ROBERTS.

Kultivkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La sovaĝrozo Rosa hugonis estas vintrorezista ĝis −29 °C (USDA-zono 5) kaj bone kreskas ankaŭ en malfekundaj grundoj.

Kelkfoje branĉaj partoj komplete formortas, ĉar la ĉina orrozo estas tre malrezista kontraŭ la Valsa malsano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]