Ĝenaj Eksterteranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenaj Eksterteranoj
Originala titolo うる星やつら
[Urusei Jacura]
Produktadlando  Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro Sciencfikcio, romantika komedio
Por kiu Ŝōnen
Mangao
Aŭtoro Takahaŝi Rumiko
Publikiginto Ŝogakukan
Magazino Ŝūkan Ŝōnen Sunday
Aperdatoj Septembro 1978 — Julio 1987
Volumoj 34
Animeo (tv)
Urusei Jacura (1981)
Originala titolo うる星やつら
[Urusei Jacura]
Tiuj Ĝenaj Eksterteranoj
Reĝisoro(j) Mamoru Oshii kaj Kazuo Yamazaki
Studio(j) Pierrot, Studio DEEN
Televidaj retoj Fuji Television
Aperdatoj 22a de februaro 1981 —
19a de marto 1986
Epizodoj 195
Animeo (tv)
Urusei Jacura (2022)
Originala titolo うる星やつら
[Urusei Jacura]
Tiuj Ĝenaj Eksterteranoj
Reĝisoro(j) Hideya Takahashi, Yasuhiro Kimura kaj Takahiro Komei
Studio(j) Pierrot, Studio DEEN
Muziko Masaru Yokoyama
Televidaj retoj Fuji Television
Aperdatoj 13a de oktobro 2022
Epizodoj 52
vdr

Ĝenaj Eksterteranoj (japane うる星やつら [urusei jacura]; hepburne: Urusei Yatsura) estas mangao kaj animeo kreita de mangaisto Rumiko Takahaŝi (aŭtoro de Ranma ½ kaj Inujaŝa).

La mangao estis eldonita ĉiusemajne en la gazeto Shonen Sunday, de 1978 ĝis 1987. La unua animeo baziĝanta sur la mangao ekaperis en 1981 en televidkanalo Fuji Television. La dua animeo aperis en 2022.[1]

La protagonistoj de la mangao estas Ataru Moroboŝi, perversula licea studanto; kaj Lum, ekstertera invadanto, kiu sendube enamiĝas al Ataru.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ekstertera raso konata kiel “Onio” alvenas al Tero celante invadi ĝin. Anstataŭ perforte ekregi la planedon, ili donas al homaro rajton batali por gajni posedon de la planedo en konkurso tre simila al tuŝludo.

La komputile elektita homa ludanto estas pigra, nebonŝanca, kaj akademie malsukcesa liceano nomata Ataru Moroboŝi. Dume, la ludanto de la Onioj estas la filino de la estro de la eksterteraj invadantoj, kies kornojn Ataru devos tuŝi antaŭ la limdato.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ataru Moroboŝi (諸星あたる Moroboshi Ataru?): Li aspektas unuavide kiel tipa 17-jara studanto. Li estas averaĝaspekta, venante de malsuper-mezklasa familio, kaj pasigas la plej grandan parton de sia tempo malstreĉante en klaso kaj rigardante knabinojn. Ataru estas eble la plej malbonŝanca knabo en la tuta universo. De kiam li estis naskita, Ataru iĝis fifama en la Tomobiki najbareco. Li naskiĝis en tago kiu estis samtempe, vendredo, la 13-an de aprilo (ĉi tiu monato estante la 4-a de la jaro, kiu en la japana estas "Shi-gatsu" kiu ankaŭ povas signifi "Monato de Morto" aŭ "Kvara Monato"), la dato de grava tertremo kaj Butsumetsu (tago de morto de Budho, konsiderata laŭ la budhisma kalendaro kiel la plej malbonŝanca tago en la mondo). De kiam li estis bebo, li posedis kapablon altiri puran malbonŝancon al si; de malbonaj spiritoj, strangaĵoj kaj lastatempe eksterteranoj. Komencante kun Lum, la knabino kiu ŝanĝus la reston de sia vivo.


  • Lum Invadanto (ラム•インベーダー Ramu Inbēdā?):​ Ŝi estas knabino kiu enamiĝis nerevokeble al la libidina kaj malfeliĉa brutulo Ataru Moroboŝi. Oni povas argumenti, ke normala knabino neniam povus enamiĝi al ĉi tiu malgajninto, tamen Lum ne estas normala knabino. Ŝi venas de reĝeco kaj estas la filino de la ekstertera saso Onio Invadanto kaj kapablas flugi kaj generi masivajn elektrajn malŝarĝojn. Ŝi kutime portas bikinkalsonon kaj altajn botojn kombinitajn kun eleganta trenĉo, kiuj elstarigas ŝian kurbecan figuron, kaj havas du malgrandajn kornojn sur ŝia kapo kiuj, kiam ŝprucita kun speciala solvo, povas preni la formon de baretoj. Kiam tiuj kornoj estas forigitaj (aŭ kiam aparte benitaj flavaj rubandoj estas ligitaj ĉirkaŭ ŝi), ŝiaj flugo- kaj elektro-kapabloj malaperas kaj ŝi iĝas normala knabino.


  • Ŝinobu Mijake (ラム•インベーダー Miyake Shinobu?): Ŝinobu povus esti priskribita kiel senkulpa knabineto, sed ŝi ne estas totale senkulpa. Tre detala, romantika kaj ofte plena de melankolio. Ŝinobu estas kutime tre dolĉa kaj ĝentila, sed ŝi nur ŝajnigas esti amara kaj kolerema, ĝis ŝi estas provokita aŭ se io estas dirita al ŝi sen kialo. Kiel Lum, Ŝinobu estas tre ĵaluza kaj havas tre malbonhumoro. Ŝinobu vere havas emon superflugi la plej malgrandajn aferojn kaj iras en histerian konvulsion kiam ajn aferoj iĝas tro strangaj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La reta studio Esperaĵo ekpublikigis en aprilo 2023 neoficialan Esperantan tradukon de la mangao.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]