Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri jure sennaciaj esperantistoj aŭ kun jure duba/nekonata ŝtataneco/nacieco, do tio NE rilatas al ideologie sennacianoj, sed kiuj ne havas juran naciecon/ŝtatanecon, aŭ kies ŝtataneco/nacieco oni ne konas. Movu mallongajn informojn pri esperantistoj jure sennaciaj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:sennacieco, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie. Se vi konas naciecon de iu homo, bonvole metu ĝin en koncerna ĝermolisto.
„ [...]enhavas en tri ĉapitroj tre kuriozajn sciencajn detalojn pri la senlimeco de ĉielo, pri la steloj kaj pri la suno. Eble ne novajn sciencajn faktojn kaj konojn alportas la verkisto sed tamen multegnombraj personoj scias nenion pri tiuj naturmirindaĵoj kaj kvankam scienca verketo ĝi estas tre alloge verkita kaj ĉiu samideano post legado estos ĝoja ĉar per bonstila agrabla legado li plivastigos siajn natursciencajn konojn. ”
Alm Nurholm (tre eble kaŝnomo), estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento kiu verkis la libron „La vilaĝo sufokas la urbon“, eldonita de l’ aŭtoro, 1931.
„ La tendenco de ĉi-libro estas batalo kontraŭ la venonta generacio. Virino ne nasku pli ol makslmume du infanojn aŭ estu konsiderata kiel krimlino (pĝ 15). Per tiaj rimedoj la aŭtoro opinias sin kapabla savi la vilaĝanojn asertante, ke tiamaniere ili nur imitus la saĝan prudentemon de urbaj sinjorinoj. Certe estas devo, ne enmondigi la duoblon de la idaro, kiun oni povus prizorgi. Sed nacio kiu preskaŭ leĝe malebligas la kreskadon de sia popolo, nepre iom post iom malaperos kaj danĝera estas la deziresprimo, kiun mi iam legis post fino de la milito: „Reviviĝu denove, Herodes la infanoj pereigas nin“. — La stilo de la libro certe ne estas malbona. Kiel gravajn erarojn mi notis p. 6 krei anst. naski, p. 15 naskita anst. naskinta kaj senprizorgita (senprizorga).
Bedaurinde mi ne konas la naciecon de la aŭtoro, sed pensas, ke li estas balto. ”
Friedrich Philipp Kiehl germanlingva alsacano, estis esperantisto en Alzaco dum la unua duono de 20-a jarcento.
Verko:
„An der Ostfront nichts Neues“, (Weltkriegserleben eines Elsässers). Leipzig / Straßburg / Zürich: Heitz & Cie [1932].
„ La aŭtoro, nia alsaca samideano Fr. Ph. Kiehl montriĝas en tiu verko kiel vera Zamenhofa „paca batalanto“. Germanlingve redaktita, ĝi tamen enhavas efikan propagandon por nia internacia helplingvo. Sur la antaŭa paĝo de ĝia verda kovrilo oni povas legi, la esperantajn vortojn: „Per vero al paco“, kiuj antaŭiras la titolon de la libro; kaj sur la kvina paĝo oni trovas kiel devizon esprimanta la aŭtoran intencon, la jenajn belegajn versojn de nia kara majstro:
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’prego sincera
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!
Rimarkinda kritikisto A Claude diras: „Tiu libro ne estas skribita per la kutima inko de la memorskribistoj sed per la plej nobla sango de viro, kiu kun sankta fervoro volas kunlabori, por ke en la estonto la homara sorto estu alia, pli feliĉa ol ĝi estis dum la pasintaj tempoj. Tiu libro estas rekomendinda por tiu. Nia naturiĝanta gejunularo jam povas kaj devas legi ĝin; ĉar ĝi estas kulturiganta kuraĝaĵo de daŭronta valoro por tiu individuo, tiu familio, tiu nacio kaj la tuta homaro“. Legante tiun verkon oni estas devigata travivi en sia propra koro la nedireblajn maldoltajojn, la teruran malfelitegon de la mondmilito, kaj per nekontraŭstarebla logiko oni estas kondukata al la decido fariĝi kuraĝa „paca batalanto“ por ke estu „neniam plu milito“.
La aütoro intencas prepari kiel eble plej baldaŭe franclingvan kaj esperantlingvan eldonojn de sia verko. Provizore ĝi faros bonan propagandon por niaj ideoj kaj nia lingvo en tiuj germanlingvaj landoj kaj regionoj. Ĝi estas inda kristnaska donaco por niaj familioj. Samideanoj, informu pri tio tiujn niajn niajn konatulojn! Publikigu propagandartikolojn por tiu libro en niaj nacilingvaj gazetoj! (Ne krokrasru!) tar per tio ni fortike servos nian propran aferon, la saktan aferon de nia majstro. ”
Alberto Ozre, tre eble kaŝnomo, estis ano de SAT en la unua duono de 20-a jarcento.
Traduko
Georgo Bastjan. LA LIBERECANA SOCIO. Eld. Eldona Faka Kooperativo de SAT, Parizo, Leipzig, 1932.
„ La libro enhavas analizon kaj inform ojn pri la liberecanaj principoj kaj pri la liberecana komunismo. La rolo de nia revuo ne estas, priparoli ĉi tiujn principojn. Ni nur konstatu ke la lingvo uzata estas klara kaj korekta. La libreto estas nova dokumento pri la uzado de Esperanto. ”