Ĥaim Ĥefer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥaim Ĥefer
Persona informo
חיים חפר
Naskiĝo 29-an de oktobro 1925 (1925-10-29)
en Sosnowiec
Morto 18-an de septembro 2012 (2012-09-18) (86-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • dramaturgoscenaristokantoverkisto • kolumnisto • publikigisto vd
Aktiva dum 1937–2012 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥaim ĤEFER (hebree חיים חפר: la 29-an de oktobro 1925 – la 18-an de septembro 2012) estis poldevena israela kantokomponisto, poeto kaj verkisto. Li skribis por multenombraj komponistoj kaj muzikaj artistoj, tiel kiel por militistaj bandoj. Pluraj de liaj kantoj, inkluzivanta "HaFinĵan" kaj "Haju Zmanim", estas konsideritaj israelaj klasikaĵoj. Li ricevis la Israelan Premion en 1983 kiel rekono pro siaj kontribuaĵoj al israela muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Haim FEINER (poste ĤEFER) naskiĝis en Sosnowiec, Pollando en 1925 al Judaj gepatroj Issaĥar Feiner, ĉokolada vendisto kaj Rivka Herzberg, dommastrino. Li havis privatan hebrean guverniston. Lia familio elmigris al Palestino en 1936 kaj setlis en Ra'anana. Li komencis verki je la aĝo de 13, partpreninte de nacia konkurso. Li neniam finis mezlernejon kaj aliĝis al la Palmaĥ en 1943. Li partoprenis en kontrabando de enmigrintoj tra Sirio kaj Libano. Dum la arab-israela milito de 1948, li estis unu el la fondintoj de la Cizbatron, la Palmaĥ kultura trupo, kaj estis ties ĉefa kantokomponisto.

En la 1950aj jaroj, Ĥefer kaj Dahn Ben-Amotz skribis Sakon de Mensogetoj, kolekto de rakontoj komuna en la Palmaĥ, kaj fondis la "Ĥamam" sociklubon en Jafo. Dum tiu tempo, li fondis "Revi'ijat Moadon HaTeatron" (Teatra Kluba Kvarteto). Li skribis ĉiusemajnan kolumnon por Jediot Aĥronot, kiu inkluzivis stiligitajn poemojn (en stilo de Makamoj) pri aktualaĵoj kaj nunaj aferoj. Sako de Mensogetoj atingis kultecan statuson en Israelo. Poste li servis kiel kultura ataŝeo al la israela konsulo en Los-Anĝeleso.

Li verkis poemojn por multe da komponistoj, kiel Saŝa Argov, Moŝe Vilenskij kaj Dubi Selcer. Artistoj kiu elfaris liajn kantojn ests Arik Lavie, Jehoram Gaon, Ŝoŝana Damari kaj Jafa Jarkoni, tiel kiel la muzikbando La Altaj Fenestroj kaj por la plejmulto da israelaj militistaj bandoj. Li skribis kantotekston por muzikaloj, kiel Kazablan. Multaj de liaj kantoj, kiel "HaFinĵan" (la araba-beduena boligilo), "Haju Zmanim" (En tiuj tagoj) kaj "HaMilĥama Ha'aĥrona" (La lasta milito) estas konsideritaj israelaj klasikaĵoj. Li ankaŭ eldonis plurajn kolektojn de siaj kantoj.

Abrupte antaŭ ol la 1948 milito, li skribis kanton titolita "Inter la landlimoj", pri enmigrado. Ĝi inkluzivis la vortojn "Ni estas ĉi tie, defenda ŝildo". En 2002, la Israela Defenda Forta (IDF) lanĉis operacon en Cisjordanion kaj nomis ĝin Operaco Defenda Ŝildo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]