Ĥargopur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥargopur
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 721301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 207 604  (2011) [+]
Loĝdenso 647 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 20′ N, 87° 19′ O (mapo)22.33023987.323653Koordinatoj: 22° 20′ N, 87° 19′ O (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 321 km² (32 100 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĥargopur (Okcidenta Bengalio)
Ĥargopur (Okcidenta Bengalio)
DEC
Ĥargopur
Ĥargopur
Situo de Ĥargopur
Ĥargopur (Barato)
Ĥargopur (Barato)
DEC
Ĥargopur
Ĥargopur
Situo de Ĥargopur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kharagpur [+]
vdr

ĤargopurKargopur, Pri tiu ĉi sono prononco bengale: খড়্গপুর estas grava industria urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Pasĉim Medinipur. Kargopur ricevis ĝian nomon de reĝo, kiu konkeris tiun lokon.

Industria parko ĉe Kardopur

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kargopur havis 206 923 (kun la aglomeraĵo 293 719) da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kargopur situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 29 m super la marnivelo. Midnapore troviĝas nur 8 (ĉe la transa riverbordo), Baripada 76, Maheŝtala 94, Holdia 89, Bankura 103, subŝtata ĉefurbo Kolkato 110, Bordoman 116, Ĝamŝedpur 125, tutlanda ĉefurbo Delhio 1232, Mumbajo 1554 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj esploristoj Kargopur jam estis menciita en la hinda nacia epopeo - la demona reĝo Hiramba laŭdire regis ĉi tie. Laŭ historia tradicio la loko estis malgranda vilaĝo ĉirkaŭita de ĝangalo en la 16-a jarcento. Baldaŭ ĝi evoluis al havenurbo en 1687, eĉ ĝi estis sidejo. En la menciita 1687 britaj ŝipistoj okupis la urbon, poste laŭ la paco la mogoloj regis plu. Tamen paŝo post paŝo pro la influa brita komercado baldaŭ la britoj regis. La kulmina periodo okazis ĉirkaŭ 1754. Pro granda ciklono en 1864 la havenurbo estis detruita, samtempe la maro retiriĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kargopur estas signifa industria urbo en plena Barato. La bona fervoja kaj voja kontaktoj helpas la evoluon. Eĉ Tata (firmao) havas tie industriaĵon. Pro la signifa fervoja nodo ankaŭ grava trajna fabriko funkcias.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kargopur la teknologia altlernejo estis fondita en 1950. Baldaŭ pluraj aliaj altlernejoj ekfunkciis.

Vojo en Kargopur

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Kargopur estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla. Aliaj komunaj lingvoj estas la hindia, urdua, odia, telugua kaj panĝaba lingvoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Kargopur plej ofte hinduoj vivas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Kargopur apartenas al zono de la tropika savana klimato (Aw). La averaĝa temperaturo varias inter 14-36 °C. La meza jarpluvo estas ĉirkaŭ 1400 mm. La pluvsezono kutime daŭras de majo ĝis oktobro pro la musono, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kargopur kuras 4 fervojaj linioj el Bankura, Ĝamŝedpur, Balasore kaj Kolkato. La unua trajno alvenis en 1898. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. Po unu voja kaj fervoja pontoj helpas la trafikon.

Templo en Kardopur

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans