Ĥor-Virapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥor-Virapo kaj la Monto Ararato fone
Preĝejo Sankta Dipatrino de Ĥor-Virapo.

Ĥor-Virapo armene Խոր Վիրապ (Ĥor Virap: Profunda Puto) estas armena monaĥejo kiu troviĝas en la provinco Ararato, ne malproksime de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Ĝi estas regata de majesta vido de la monto Ararato. Plurjarmila simbolo de la armena nacio, sed nuntempe en turka teritorio.

Ĥor-Virapo estas la unua sankta loko de la kristana Armenio. Moseo de Ĥoreno rakontas en sia Historio de Armenio kiel la reĝo Tiridato la 4-a (aŭ Trdat) persekutis kaj eĉ mortigis la kristanojn en la 2-a jarcento. Gregorio (Grigor) Lusavoriĉ, estonta Sankta Gregorio la Iluminanto, estis forĵetita ĉi tie en profundan puton. Li mirakle postvivis dum 13 jaroj danke al la ĝentileco kaj nutrigado de malriĉa kristana virino kiu ĉiutage alportis akvon kaj panon al li. La reĝo post martirigi al Gajano, Hripsime kaj iliaj samreligianoj, malsaniĝis, tiam aperis Gregorio la Iluminanto kiel la sola solvo por lia saniĝo. La Sanktulo sanigis la reĝon kaj eĉ konvertis lin en kristano. Post tio, la reĝo baptiĝas kaj la tuta popolo ankaŭ sekvas tiun vojon kio igas al Armenio la unua kristana lando. La katolikoso Nerses la 3-a la Konstruinto konstruigis preĝejon en la 7-a jarcento en la loko kie troviĝis la puto-malliberejo de Gregorio la Iluminanto.

Tial, estas sciate ke ĝia konstruado kaj ekzistado venas de la 7-a jarcento. Ĝi estis rekonstruita en la 13-a jarcento kaj famiĝis danke al ĝia universitato, fondata en 1225 de la monaĥo Vardan Arevelci. Multaj manskribaĵoj el tiu epoko estis trovitaj. Nuntempe ili konserviĝas en la Matenadarano, Erevano.

Ĉirkaŭ la 17-a jarcento, la konstruaĵoj de la monaĥejo komencis dekliniĝi pro la ekonomia deklino de Armenio. Estis bezonata nova rekonstruado. De 1666 ĝis la 6-a de aprilo 1696, David Virapci faris la rekonstruon. Li rekonstruis la preĝejon Sankta-Dipatrino ( armene Astvacacin) kune kun aliaj konstruaĵoj kiuj estis detruitaj pro la tertremo de la 4-a de junio 1679. Tiuj lastaj estis denove rekonstruataj de David Virapci inter 1680 kaj 1695.

Ĥor-Virapo, tre turisma loko, estas nuntempe inter la plej gravaj historiaj monumentoj de Armenio.

Galerio