Ĵanna Agalakova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵanna Agalakova
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1965 (1965-12-06) (58-jaraĝa)
en Kirov
Lingvoj rusaanglafrancaitalahispana
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater fakultato de ĵurnalismo de la Moskva ŝtata universitato
Okupo
Okupo ĵurnalistoprezentistoaktoro • televida prezentisto
vdr

Ĵanna Leonidovna AGALAKOVA (ruse Жа́нна Леони́довна Агала́кова; naskiĝinta la 6-an de decembro 1965 en Kirov) estas rusa ĵurnalistino, speciala korespondantino kaj prezentistino de televidaj novaĵoj.[1]

En 2002 ŝi nomumitis kandidatino je TEFI-premio[2] kaj gajnis en 2006 rusregistaran meritordenon.[3] En marto 2022 ŝi ĉesigis laboradon por la ŝtata rusia televido pro la invado de Rusio en Ukrainion.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1992 Agalakova iĝis socia klaĉ-raportantino por RIA Novosti.[4][5] Ekde 1996 ŝi videblas ĉe la kanalo NTV (Russia). En oktobro de la 1999-a jaro Agalakova venis je la unua kanalo de la rusia ŝtata televido Pervij Kanal prezentonte la dumtagan kaj vesperan eldonojn de la novaĵoj kiel ankaŭ la ĉefan eldonon Vremja. En majo 2000 ŝi anoncis la balotrezultojn de la ĵurianoj koncerne la taksadon de la muzikkontribuaĵoj de Eŭrovido-Kantokonkurso okazigata en Stokholmo. Inter 2000 kaj 2002 ŝi moderigis la elsendon Vremena kune kun Vladimir Pozner.

En septembro 2005 Agalakova nomumitis speciala korespondantino de Pervij Kanal en Parizo[6] kaj inter januaro 2012 kaj aŭgusto 2019 en Novjorko.[7][8][9]

Denove Parize ŝi deĵoris ekde aŭgusto 2019.[10] kaj de marto 2021 Agalakova specialiĝis pri prezentado de eventoj ankaŭ en aliaj eŭropaj ŝtatoj.

Ŝia lasta raporto sur Pervij Kanal faritis en la 17-a de februaro 2022.[11] Je la 3-a de marto 2022 ŝi anoncis la intencon forlasi la ŝtatan televidkanalon; oficiale tio iĝis en la 17-a de marto.[12] Tio ŝuldiĝis je la eksplodigo de milito en Ukrainio fare de Ruslando; tiurilate ŝi esprimis la bedaŭregon ke rusia televido lasas sin iĝi komplico de kremla-propagando.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]