Ĵaza violonĉeloludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okkyung Lee (Moers 2006)

Ĵaza violonĉeloludo signifas la rolon de la violonĉelo kaj ĝiaj plej gravaj instrumentistoj en la ĵazo.

Violonĉelo estis – malsame ol ĝiaj „parencoj“ violono kaj kontrabaso – en ĵazmuziko longtempe ekzota instrumento. Komence oni rigardis en ĵazo la violonĉelon kiel „kontrabaseto“, ĉar la unuaj muzikistoj, kiuj uzis la violonĉelon soloe, estis ĵazbasistoj, kiuj uzis ĝin kiel vicinstrumento.[1] Nur fine de la 1940-aj jaroj Harry Babasin kaj Oscar Pettiford ĝin enkondukis en la ĵazinstrumentaron. Ekde la 1970-aj jaroj ekzistas pli kaj pli nuraj violonĉelistoj, kiuj uzas la instrumenton ankaŭ kiel soloinstrumento en ĵazo kaj en ĵazinfluita improvizomuziko.

Komencoj – Harry Babasin, Oscar Pettiford, Charles Mingus kaj Fred Katz[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de ĵazo arĉinstrumentoj ludis rolon en la instrumentado de ĵazmuziko. En la tagoj de frua ĵazo tio tamen estis unualinie violono kaj kontrabaso, dum kiam la violonĉelo komence nur tenis randan pozicion. Unuaj ĵazmuzikistoj, kiuj uzis ĉi tiun instrumenton, estis la basistoj Harry Babasin, Oscar Pettiford, Charles Mingus, Fred Katz kaj Ray Brown. Babasin kaj Pettiford agordis same kiel sekvatempe ankaŭ Sam Jones, Ray Brown, Doug Watkins kaj Ron Carter siajn instrumentojn ne kiel kutime por violoncelo en kvintoj, sed kiel je kontrabaso en kvartoj – nur okton pli alta.[2]

Harry Babasin

Jam en la 1940-aj jaroj Harry Babasin (1921–1988), kiu ludis en la bandoj de Charlie Barnet, Benny Goodman kaj Laurindo Almeida, entreprenis unuajn eksperimentojn per violonĉelo. Tiel Babasin fariĝis la unua ĵazbasisto, kiu uzis violoncelon kiel dua instrumento, ekz. je siaj unuaj solooj en sonregistraĵoj je la 3-a de decembro 1947 kun la triopo de Dodo Marmarosa.

Dum kiam li komence ankaŭ kiel violonĉelisto restis ankoraŭ en la rolo de basisto, je pli malfruaj sonregistradoj li alvenigis basiston, por ke li povu uzi la violonĉelon kiel nura melodi- kaj solo-instrumenton. Al la fruaj titoloj, en kiuj li uzis violonĉelon, apartenis la ĵaza normkanto These Foolish Things en la versio de Harry Babasin.[3] En 1953 Babasin priludis albumon kun la amika basisto kaj violonĉelisto Oscar Pettiford.

Oscar Pettiford Oscar Pettiford (1922–1960), kiu dum la 1940-aj jaroj famiĝis ĉefe pro sia kunlaboro kun Coleman Hawkins, Dizzy Gillespie kaj Duke Ellington, suferis en 1949 dum sia membreco en la bando de Woody Herman brakrompiĝon kaj trovis tro malfacile ludi dum sia resangixo kontrabason; anstataŭe li transiris– ankaŭ cele al resaniĝo– al violonĉelo kaj ludis ĝin post sia resaniĝo de la brakrompiĝo foje kiel vicinstrumento. Antaŭe li estis uzinta la violonĉelon jam foje en la orkestroj de Duke Ellington kaj Woody Herman kaj utiliginta ĝin anstataŭ la violonĉelon. En 1950 li estis aŭdebla per violonĉelo en sonregistraĵoj de la kvaropo de Duke Ellington kun Billy Strayhorn (Perdido).

En bandetoj li sekve de tio komencis, uzi konsekvence la violonĉelon kiel melodi- kaj solo-instrumenton. En 1952 okazis komuna kunsido de la du pioniroj de „ĵaza violonĉelplukado“ Babasin kaj Pettiford. Kun siaj propraj bandetoj Pettiford multan surdiskigis per violonĉelo. Je tio la basistoj Charles Mingus, Harry Babasin kaj Whitey Mitchell (frato de Red Mitchell) aŭ pli malfrue – dum sia tempo en Germanujo – ankaŭ gitaristo Attila Zoller transprenis la baspartion. Ekde 1954 li utiligis por siaj sonregistradoj ankaŭ la tiam novan plurtrakan teknikon kaj sonregistris kaj la kontrabasan kaj la violonĉelan partiojn.

Al liaj pli famaj sonregistraĵoj kiel violonĉelisto apartenas lia versio de la ĵaza normkanto „All the Things You Are“ el la jaro 1959 kun Hans Koller (tenorsaksofono), Attila Zoller (kontrabaso) kaj Jimmy Pratt (frapinstrumentaro).

Charles Mingus

Charles Mingus

Mingus jam ludis dum sia lerneja tempo en la ĵazbando violonĉelon; nur en 1938 li transiris laŭ konsilo de Buddy Collette al kontrabaso.[4] Lia frua komponaĵo Chill of Death (1944) entenis arĉitan violonĉelan soloon.[5]. En 1946, dum dungiteco en la bando de Floyd Ray Mingus foje ludis violonĉelon, tiel ke li pretendis por si, ke li jam antaŭ Pettiford estis ludinta publike ĵazon sur ĉi tiu instrumento.[6] Februaron de 1949 li ludis en la sonregistraĵo de He’s Gone, kiun li surdiskigis kun sia Symphonic Airs, arĉitan violonĉelon, kiu kaj en la enkonduko al la balado ludis sole kaj ankaŭ dum la lasta rekantaĵo denove klare elpaŝis.[7] Ankaŭ sur la albumo Explorations de Teo Macero el 1953 li estas aŭdebla kiel violonĉelisto. Ekde 1952 li verkis kun sesopo sonregistrita de diskeldonejo Debut Records, en kiu krom li kiel basisto partoprenis violonĉelisto (komence George Koutzen, poste Jackson Wiley). En 1959 li ludigis violonĉeliston Maurice Brown je kelkaj pecoj de sia mita albumo Mingus Ah Um; je la duono de la pecoj sur l' albumo Pre-Bird (1960) kunmuzikas Charles McCracken.

Fred Katz Meze de la 1950-aj jaroj Fred Katz altiris atenton al la arĉita violonĉelo en ĵazo. La bando de frapinstrumentisto Chico Hamilton, en kiu li fakte estis dungita kiel pianisto, furoris ekde la mezo de la 1950-aj jaroj per novaj sonoj: La violonĉeloludo de Katz estis en la tempo de 1955 ĝis 1958 kunrespondeca por la bandeto kun klare ĉambromuzika sono. Katz ludis dum la unuaj prezentadoj de la grupo dum la paŭzoj sur la violonĉelo, je kio li iam estis tiel enprofundiĝinta en sia ludo, ke li onidire ne rimarkis, ke la aliaj membroj de la kvinopo revenis sur la treege malgranda scenejo, tiel ke li ne plu atingis sian pianon kaj ludis la tutan partprogramon per violonĉelo. Tiamaniere la bando evoluigis la novan sonon, je kiu ankaŭ la gitaro ricevis rolon klare pregantan la ensemblan sonon.[8] Katz havis klasikmuzikan edukon – li estis studinta je Pablo Casals– kaj uzis je Hamilton la violonĉelon kaj arĉe kaj ankaŭ pluke. Li partoprenis je ses komunaj albumoj kun Hamilton;[9] je propra nomo li prezentis sonregistraĵojn kun Paul Horn (Soul-O Cello) kaj kun Johnny Pisano, antaŭ ol li turnis sin al aliaj muzikĝenroj kaj al la kompara muzikscienco.[10]

Katz validas kiel unua „ne-basisto” de la ĵazhistorio, kiu aperis sur violonĉelo kun pli longaj arĉpasaĵoj. En 1958 lin anstataŭis Nat Gershman en la kvinopo de Chico Hamilton. Per la violonĉelistoj de la kvinopo de Hamilton la violonĉelo ricevis pli da atento en la ĵazmondeto.

La 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la sekvaj jaroj ankaŭ la basistoj Keter Betts, Sam Jones, Ray Brown, Percy Heath kaj Eldee Young faris sonregistraĵojn kiel violonĉelsoloistoj.

Ray Brown Basisto Ray Brown (1926–2002) furoris en 1960 per sia albumo Jazz Cello; ĝi validas kiel unu el la unuaj albumoj de ĉeftendenca ĵazo dediĉita al violonĉelo. Akompanate de blovinstrumentistaro kaj ritmosekcio [11] Brown traktis la violonĉelon kiel melodia instrumento. Li montris je tio per la normkanto „Ain’t Misbehavin“, kiel oni povas meti la instrumenton en ĵazbandegan medion. Post ensembla enkonduko Brown ludas la melodion pluke kaj ornamas ĝin simple. Brown ludis je ĉi tiu albumo sur aparta violonĉelo por ĵazbasistoj, kiun li konceptis kune kun Kay Musical Instrument Company kaj kiu surmerkatiĝis kiel K 200 kaj kiun anoncoj privarbis ankaŭ kiel „Ray Brown Jazz Cello“. La violonĉelo konstruita de Kay havas pli fortikan kolon, pli larĝan prentabulon kaj plastajn argodoŝraŭbojn.[12] Konvenas, ke oni proponas por ĉi tiu ĵaz-violonĉelo ankaŭ violonĉelo-kordojn en kvaragordo.

Ron Carter

Ron Carter; 2008

Basisto Ron Carter origine estis violonĉelisto kaj klarnetisto, transiris tamen jam en la aĝo de 17 jaroj al kontrabaso. Carter faris en la 1960-aj jaroj ankaŭ sonregistraĵojn kiel violonĉelisto, je kiuj kunmuzikis George Duvivier per kontrabaso. Ron Carter estis sekvinta, antaŭ ol li transiris al kontrabaso, klasikajn lecionojn pri violonĉelo kaj uzis sian kvintagorditan violonĉelon ankaŭ arĉe (coll'arco) por sonregistraĵoj kun Eric Dolphy, Mal Waldron kaj George Benson. Pli malfrue li uzis „piccolo-bason“ konstruitan laŭ siaj deziroj. Al la pecoj sur la albumo Out There (1960) publikita je Prestige, en kiuj Carter ludis violonĉelon, apartenis la Mingus-komponaĵo „Eclipse“. Ĉi tiu versio de Dolphy/Carter registrita en 1960 reprenas, same kiel la originala registraĵo el 1953 fare de Mingus, la violonĉelon kiel aparta sonkoloro.[13] Je „Feather“ kaj la titolpeco de la albumo George Duvivier (kontrabaso) kaj Roy Haynes (frapinstrumentaro) formis la ritmogrupon. La instrumentadon por sia dua albumo ĉe Eric Dolphy li pruntis de la kvinopo de Chico Hamilton, al kiu li antaŭe estis aparteninta. Tie estis aŭdebla violonĉelisto Nathan Gershman. En 1961 Carter kunlaboris kiel violonĉelisto denove por ilia komuna albumo Where? ĉe Prestige samkiel je la albumo The Quest de Waldron kun simila instrumentado.

Al la violonĉelistoj de la 1960-aj jaroj ankaŭ apartenas la frumortinta basisto Doug Watkins. Por sia novĵaza albumo Soulnik ĉe Prestige Records, kiun li surdiskigis en 1960 kun Yusef Lateef, li ankaŭ uzis je kelkaj titoloj la violonĉelon; la aldonan kontrabason ludis Herman Wright. Simile kiel je Pettiford je trombonisto David Baker estis sankaŭzoj, kiuj devigis lin en 1962 por mallonga tempo eksperimenti kaj sonregistri per violonĉelo. Ekde tiam li surdiskigis kun Charles Tyler kaj Nathan Davis ankaŭ violonĉelpecojn kun sia propra ensemblo 21st Century Bebop Band.

Ĵaza violonceloludo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dave Holland

Abdul Wadud en Studio Rivbea Novjorko, julion de 1976

Basisto Dave Holland (* 1946) uzis (en projektoj kun gitaristo Derek Bailey same kiel kun basisto Barre Phillips, pokaze en 1971) la violonĉelon. Influojn de Pettiford kaj Ron Carter, sed ankaŭ de klasikmuzikaj komponistoj kiel Bach kaj Kodaly priverkis Dave Holland je sia violonĉela soloalbumo Life Cycle, kiun li surdiskigis en 1982 por ECM. Jam fine de la 1960-aj jaroj li estis uzinta la violonĉelon en la mallongviva ensemblo Circle. En 1982 Life Cycle estis lia unua kun senakompanaj komponaĵoj por violonĉelo.

Peter Warren Basisto Peter Warren (* 1935) aperis en 1981 ankaŭ kiel violonĉelisto; por la germana diskeldonejo JAPO ekestis la albumo Solidarity kun liaj longjaraj kolegoj John Scofield, Jack DeJohnette kaj John Purcell. En la 1990-aj jaroj li transiris al ŝtala violonĉelo.

Tristan Honsinger La usona violonĉelisto Tristan Honsinger (* 1949), loĝanta en Nederlando, hejmas same kiel en libera ĵazo kaj ankaŭ en la Nova Improvizo-Muziko. En Mezeŭropo li klare elstarigis ekde la mezo de la 1970-aj jaroj la valoron de la violonĉelo por la improvizata muziko, komence ekz. kun sia duopo kun Maarten Regteren Altena je la festivalo Total Music Meeting en 1976; li famiĝis pro sia kunlaboro kun Alexander von Schlippenbach, Derek Bailey kaj Misha Mengelberg. Honsinger ludas ankaŭ korpe per granda intenseco, kion li subtenas ankaŭ per ĝemado kaj kriado. Ekzemple dum koncerto kun Cecil Taylor li ludis „fff-flaĝolettonojn, ĝis kiam la ĉevalharoj de lia arĉo flirtis kiel batitaj sukerkanaj fibroj ĉirkaŭ lia violonĉelo“.[14]

David Darling La klasike edukita violonĉelisto David Darling laboris aparte inter 1970 kaj 1978 en la ensemblo Paul Winter Consort, en kiu lin postsekvis Eugene Friesen. Darling ankaŭ prezentis plurajn soloalbumojn, kie li enigis en sian violonĉeloludon ankaŭ naturbruetojn. Krom la tradicia violonĉelo li ankaŭ uzas okkordan instrumenton konceptitan de li, kiun li amplifikas kaj kies sonon li dum la koncerto povas prilabori elektronike.

David Eyges La tutmonde malpli fama violonĉelisto David Eyges, kiu laboris kun Gunter Hampel kaj Bob Moses, memoras per sia pluksono je la rolo de la baso kiel ritma instrumento je siaj propraj albumoj; La blovistoj ricevis je tio la soloistan lokon. Eyges, kiu ankaŭ laboris kun Hamiet Bluiett kaj Jaki Byard, reprezentas kune kun Abdul Wadud la ĉeesto de violonĉelo en pli malgrandaj ensembloj de la pionira ĵazo; ekzemple li surdiskigis en 1981 triope kun Byard Lancaster (aldosaksofono) kaj Sunny Murray (frapinstrumentaro) sian komponaĵon „Crossroads“. Kun Jeanne Lee li publikigis la duoblan albumon Here and Now (1993).

La nederlanda violonĉelisto Ernst Reijseger 2007 dum la Moers Festival

Abdul Wadud Violonĉelisto Abdul Wadud (* 1947) iris fine de la 1970-aj jaroj al Novjorko kaj aliĝis al la tiea pionirmuzika mondo, muzikis kun Cecil Taylor, Lester Bowie kaj Arthur Blythe. Li tiam validis kiel unu el la malmultaj ĵazaj violonĉelistoj, kiuj ne uzis sian instrumenton kiel vicinstrumento; Wadud apartenas laŭ opinio de Joachim-Ernst Berendt al la malmultaj ĵazmuzikistoj, kiuj enkondukis la violonĉelon – krom la kontrabaso – kiel egalrajta soloinstrumento. Li estas same lerta pri klasika kiel pri ĵaza muziko; li ekzemple laboris kun la New Jersey Symphony Orchestra aŭ kun Arthur Blythe. En 1980 li sonregistris la komponaĵon“Body” sur la albumo Flat-Out Jump Suite de Julius Hemphill.[15]

Ernst Reijseger La nederlanda violonĉelisto Ernst Reijseger (* 1954) estas ekde la 1980-aj jaroj elstara muzikisto de la Nova Improvizo-Muziko, li muzikis en projektoj kun Louis Sclavis, Trilok Gurtu, Yo-Yo Ma, Derek Bailey, la ICP Orchestra de Misha Mengelberg, la kvinopo de Gerry Hemingway, la Amsterdama Arĉ-Triopo, la Arcado String Trio kaj la triopo Clusone kun Michael Moore kaj Han Bennink.

Hank Roberts

Hank Roberts en Jazzhaus Stadtgarten, Kolonjo (marton de 2008)

Violonĉelisto Hank Roberts (* 1955) kunfandas en sia verkado diversajn stilojn de ĵazo, klasika rokmuziko kaj popolmuziko. En la 1980-aj jaroj li ofte verkis je projektoj kun Bill Frisell, ekzemple ankaŭ je ties frua ECM-albumo Lookout for Hope, je kiu li estas aŭdebla je la peco“Little Brother Bobby”. En 1989 li fondis kun basisto Mark Dresser kaj violonisto Mark Feldman la triopon Arcado String Trio..

La ĵaza violonĉeloludo en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la fruaj novigoj de la 1960-aj jaroj ekestis nova generacio de violonĉelistoj kiel Erik Friedlander, Daniel Pezzotti, Diedre Murray kaj Gideon Freudmann. Diedre Murray ludis en la 1980-aj jaroj kun muzikistoj kiel Leroy Jenkins, Muhal Richard Abrams same kiel kun la sesopo Henry Threadgill Sextet. Gideon Freudman validas ekde sia albumo Fellini's Martini kiel transĝenra violonĉelisto, kiu nomas sian stilon Cellobop kaj enigis en sian muzikon teknikan ostinaton.

En la 1990-aj jaroj violonĉelisto Fred Lonberg-Holm (* 1962) verkis sur la kampoj inter pionira ĵazo kaj eksperimentema muziko. Post sia studo ĉe Anthony Braxton kaj Morton Feldman li ludis en la novjorka pionirmuzika mondeto. Post sia transloĝiĝo al Ĉikago fine de la 1990-aj jaroj li ludis en la dekopo de Peter Brötzmann kaj kun Ken Vandermark. En 2007 li publikigis la albumon Terminal Valentine, kun dek komponaĵoj el diversaj stilaj kampoj inter libera ĵazo kaj Nova Improvizo-Muziko.

Erik Friedlander

De la novjorka pionirmuzika mondeto ankaŭ devenis Erik Friedlander (* 1960), kiu ludas nur la violonĉelon kiel ĉefinstrumento kaj verkis en projektoj kun John Zorn, Laurie Anderson aŭ Fred Hersch. Erik Friedlander uzas la violonĉelon kaj en improvizata ĵazo kaj ankaŭ en la Nova Muziko. Per la nomo de sia triopo li montras sur unu el la fondintoj de la violonĉela tradicio en moderna ĵazo, Oscar Pettiford, kaj ties komenco je la ludo de ĉi tiu instrumento. En 2008 la triopo Broken Arm Trio de Friedlander publikigis nuntempan interpretadon de la violonĉela ensembloludo en ĵazo. Liaj kunmuzikistoj estas basisto Trevor Dunn kaj frapinstrumentisto Mike Sarin.

Menciindas krome la violonĉelistoj Matt Turner, kiu verkas en diversaj stiloj de ĵazo, roko, kontreo, sed ankaŭ en eksperimentemaj projektoj; Peggy Lee (* 1963), kiu aktivas kaj sur la kampo de ĵazmuziko kaj de la Nova Improvizo-Muziko; ŝi verkis en ensembloj kun sia edzo Dylan van der Schyff same kiel kun Wayne Horvitz, Dave Douglas, Nels Cline kaj Bill Frisell.

Vincent Courtois (2007)

La franca ĵazviolonĉelisto Vincent Courtois (*1968) apartenas al la reprezentantoj de la violonĉelo de la pli juna generacio en Eŭropo; li laboris kun Christian Escoudé, Martial Solal, Michel Petrucciani, Rabih Abou-Khalil, Pierre Favre, Yves Robert, sonregistris filmomuzikojn kaj direktas proprajn ensemblojn.

Pluaj violonĉelistoj en ĵazo[redakti | redakti fonton]

Irène Aebi, Juni Booth, Jean-Charles Capon, Todd Coolman, Tom Cora, Pierre Cullaz, Paolo Damiani, Lars Danielsson, Johannes Fink, Larry Gales, Denney Goodhew, Richard Grossman, Percy Heath, Abdullah Ibrahim, Marc Johnson, Kash Killion, Okkyung Lee, Udo Moll, Glen Moore, Buell Neidlinger, Daniel Pezzotti, Martin Schütz, Henning Sieverts, Alan Silva, Peter Trunk, Tomas Ulrich, Huw Warren kaj Colin Wood, krome Daniel Brandl, Stephan Braun, Adrian Brendell, Marcie Brown, Rufus Cappadocia,Max Dyer, Robert Een, Eileen Folson, Gideon Freudmann, James Hesford, Anka Hirsch, Wolfram Huschke, Stephen Katz, Ina Kemmerzehl, Erich Kory, Aaron Minsky, Boris Rayskin, Sera Smolen, Jeff Song kaj Nioka Workman,.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Soloalbumoj de violonĉelistoj de ĵazo kaj de nova improvizomuziko

  • Abdul Wadud: By Myself (1977)
  • Erik Friedlander: Volac
  • Rufus Cappadocia: Songs For Cello (2006)
  • Ernst Reijseger: Colla Parte
  • Joan Jeanrenaud: Metamorphosis
  • Dave Holland: Life Cycle (ECM)
  • David Darling: Cello (ECM, 1992)
  • Fred Lonberg-Holm: Anagram Solos
  • Lucio Amanti: Jazzcello
  • David Eyges: Wood
  • Tristan Honsinger: A Camel's Kiss
  • Tom Cora: Gumption In Limbo

Pluaj sonregistraĵoj kun ĵazaj violonĉelistoj

  • Ray Brown: Jazz Cello (Verve, 1960)
  • Vincent Courtois/Marc Ducret/Dominique Pifarely: The Fitting Room (Enja, 2001)
  • Eric Dolphy/Ron Carter: Out There (Prestige/OJC, 1960), Where? (Prestige, 1961)
  • Duke Ellington/Oscar Pettiford: Great Times! (OJC, 1950)
  • David Eyres/Jaki Byard: Night Leaves (Brownstone, 1997)
  • Erik Friedlander: Topaz (Siam, 1997)
  • Erik Friedlander: Broken Arm Trio (SkipStone, 2008)
  • Dave Holland/Derek Bailey: Improvisations for Guitar and Cello (1971)
  • Diedre Murray/Fred Hopkins: Firestorm (Victo, 1992)
  • Oscar Pettiford: Vienna Blues: The Complete Sessions (Black Lion, 1959)
  • Hank Roberts: Black Pastels (JMT, 1987)
  • Mal Waldron/Eric Dolphy: The Quest (OJC, 1961, kunRon Carter)
  • Stephan Braun Trio: The Raid (ATS-Records, 2008)
  • Daniel Pezzotti: Cellobration (TCB, The Montreŭ Jazzlabel, 2008)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christopher Washburne Miscellaneous Instruments in Jazz en: Bill Kirchner (eld.), The Oxford Companion to Jazz Oksfordo 2005, p. 653ss., ĉifoje p. 662
  2. Bill Crow, The Bass in Jazz en: Bill Kirchner (eld.), The Oxford Companion to Jazz p. 668ss., jen p. 677
  3. Harry Babasin and the Jazz Pickers. Je 1957 kun Harry Babasin (violonĉelo), Terry Gibbs (vibrafono), Dempsey Wright (gitaro), Ben Tucker (kontrabaso) kaj Bill Douglas (frapinstrumentaro)
  4. Komp. Brian Priestley Mingus. A Critical Biography Londono 1984, p. 19–24
  5. Priestley, p. 26
  6. Priestley, p. 42
  7. Charles ‚Baron‘ Mingus West Coast 1945–1949 #17 samkiel Priestley p. 49
  8. Buddy Collette, Jazz Generations. London 2000, S. 133f.
  9. La lasta el ĉi tiuj albumoj (Reunion) ekestis en 1989 je Milano, kie la origina kvinopo de Hamilton denove kuniĝis.
  10. Ankoraŭ en 1996 li tamen kunmuzikis en la Friendship Suite de Collette, komp. Collette, p. 189
  11. Instrumentistaro: Ray Brown (violonĉelo), Don Fagerquist (trumpeto), Harry Betts (trombono), Med Flory (aldosaksofono), Bob Cooper (tenorsaksofono), Paul Horn (fluto), Jimmy Rowles (piano), Joe Mondragon (baso), John Cave (korno), Bill Hood (baritonsaksofono), Dick Shanahan (frapinstrumentaro), Russ Garcia (aranĝoj, direktado)
  12. Kay
  13. Je la originala registraĵo partoprensi violonĉelisto Jackson Wiley, kun kiu Mingus kunlaboris jam en 1952, aŭdebl ekz. en la enkonduko de Paris in Blue. Eric Dolphy, kiu en 1960 partoprenis je la dua registrado de la peco fare de Mingus (Pre-Bird), jen ludis klarneton.
  14. Markus Müller, akompanteksto pri Honsinger Quintet: Map of Moods
  15. Pluaj muzikistoj estis Olu Dara (korneto) kaj Warren Smith (perkutinstrumentoj)