Ĵerzeja pundo
| Ĵerzeja pundo | |
|---|---|
| regiona valuto • konstanta kurzo • pundo | |
| Ŝtato: | Ĵerzejo |
| Subdivido: | 100 pencoj |
| Kodo laŭ ISO 4217: | |
| Mallongigo: | JEP, £ |

La ĵerzeja pundo (angle Jersey Pound, Jersey £) estas la valuto de la insulo Ĵerzejo. La ĵerzeja pundo estas enlanda valuto kaj laŭ sia valoro ekzakte respondas al la brita pundo. Por ĉiu ĵerzeja pundo la "trezoristo de la ŝtato Ĵerzejo" (Treasurer of the States of Jersey) havas garantian deponon de 1,10 britaj pundoj - per tiu alta garantia sumo temas pri tre "multekosta" enlanda valuto. La ĵerzeja pundo estas la kutima pagilo sur la insulo, tamen ĉie ankaŭ eblas pagi per britaj pundoj.
Ekster la insulo la ĵerzeja pundo estas akceptata nur sur la najbaraj Manikinsuloj (Gernezejo, Sark kaj Aldernejo) kiel valida pagilo.
La valuta kodo de la ĵerzeja pundo laŭ la normo ISO 4217 estas JEP, la kutima mallongigo sur la insulo estas Jersey £.[1]
Kutime cirkulas ĉirkaŭ 93 milionoj da pundoj en Ĵerzejaj monbiletoj (fine de 2025).[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]
La franca livro estis la valuto de Ĵerzejo ĝis 1834. Post kiam la livro estis anstataŭigita per la franca franko en Francio en 1795, la provizo de moneroj en Ĵerzejo malkreskis, kio kaŭzis malfacilaĵojn en komerco kaj pagado. En 1834, la insulo adoptis la britan pundon kiel la solan leĝan pagilon de Ĵerzejo, kvankam francaj kupraj moneroj daŭre cirkulis kune kun britaj arĝentaj moneroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Countries' currencies and codes. Lloyds TSB. Arkivita el la originalo je 26 November 2010. Alirita 2011-02-28 .
- ↑ How Jersey currency makes money (angle). Alirita 2026-07-02 .
