Ŝablono-Diskuto:Citaĵo el la reto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas ankaŭ Ŝablono:Citreto, fakte la sama. Maksim 15:56, 20. Okt 2007 (UTC)

"Citreto" havas la saman celon, sed uzas anglajn parametrojn - en nuna formo la ŝablono devigas tradukon de la parametroj de la angla al Esperanto kaj ja permesas pluuzi anglalingvajn ŝablonuzojn. Tamen la ŝablono "citaĵo el la reto", per esperantlingvaj parametroj, pli konvenas al esperantlingva enciklopedio ol tajpado de anglalingvaj parametroj sen teknika neceso. ThomasPusch (diskuto) 21:49, 19 Mar. 2013 (UTC)

La kamponomoj[redakti fonton]

Bonvolu prikonsideri la kamponomojn. Estus bone unuecigi ilin en la citaj ŝablonoj. Mi tradukis Citaĵo el libro kaj nur nun vidas, ke ĉi tie la kampoj nomiĝas alimaniere. Unue mi volis adapti la novan ŝablonon por libroj laŭ ĉi tiu, sed vidante, ke la traduko ĉi tie estas nur parta ekz. la kampo "date", mi venis al la konkludo, ke ankaŭ ĉi ŝablono bezonas ŝanĝojn.

En la Citaĵo el libro estas uzitaj jenaj kamponomoj:

{{citaĵo de libro |familia nomo= |persona nomo= |aŭtorligilo= |kunaŭtoroj= |redaktinto= |aliaj= |titolo= |origindato= |originjaro= |originmonato= |url= |formato= |alirdato= |alirjaro= |alirmonato= |eldono= |serio= |volumo= |dato= |jaro= |monato= |eldoninto= |loko= |lingvo= |isbn= |oclc= |doi= |id= |paĝoj= |ĉapitro= |ĉapitrourl= |citaĵo= |ref= }}

En ĉi tiu ŝablono:

{{citaĵo el la reto |lasta= |unua= |aŭtoroligilo= |kunaŭtoroj= |titolo= |url= |formato= |alirdato= |alirjaro= |alirmonatotago= |date= |jaro= |monato= |eldonisto= |lingvo= |aŭtoro= |verko= |paĝoj= |arkivurl= |arkivdato= |citaĵo= }}

Mi konsideras la nomojn "familia nomo" kaj "persona nomo" pli enhavaj ol "lasta" kaj "unua" (kvankam la angla versio uzas la duan duopon). Aŭtor(o)ligilon ni unuecigu, ne gravas al kiu versio; same kun "alirdato" kaj "atingdato" (ating- estas eble iomete pli preciza). "Alirmonatotago" mi ŝanĝus al "alirmonato" -- se oni indikus kaj monaton kaj tagon kaj jaron, oni uzu rekte la kampon "alirdato". "Date" al "dato". La formojn "eldoninto" kaj "redaktinto" mi konsideras pli precizajn, ĉar ofte publikigas la verkon iu volontulo aŭ la aŭtoro mem, ne profesia "eldonisto". --PAD 11:50, 14. Nov 2008 (UTC)

Nun mi tamen venis al alia konkludo: miaopinie estus plej bone krei unu novan, ampleksan ŝablonon, uzeblan por citaĵoj el ajna fonto. Tiumaniere ni povus unuecigi la cit-stilon kaj iom post iom forigi la troan kvanton da ŝablonoj, el kiuj ofte kelkaj estas samcelaj. Kion vi opinias pri tio? Ĉu iu kapabla krei ŝablonojn estus kompleza la laboron fari? --PAD 21:46, 14. Nov 2008 (UTC)
Saluton, PAD. Tio estas bona ideo. Vi ja povas demandi Arnon, ĉar li iam iniciatis la projekton por ŝablonoj. Eble li emas realigi tian ŝablonon. Krome tio ebligas al ni iom ordigi la ĥaoson ĉe la citoŝablonoj. Kore --Tlustulimu 22:04, 14. Nov 2008 (UTC)
Pli ol kvar jarojn poste tamen ankoraŭ ne kreiĝis universala ŝablono por citaĵoj. Do restas la propono pli unuecigi la parametrojn de la tre parencaj ŝablonoj. Ne konsciante pri tiu ĉi diskutero, mi antaŭ iom da horoj en la ŝablono Citaĵo de libro ŝanĝis la parametron "atingdato/jaro/monato" al "alirdato/jaro/monato", ĉar la duan formon mi vidis en multe pli da uzoj kaj ĝi tial ŝajnas al mi pli kutima. Sed mi tute konsentas kun PAD ke "familia nomo" kaj "persona nomo" pli enhavas ol "lasta" kaj "unua", kaj ke "eldoninto" kaj "redaktinto" pli precizas ol "eldonisto". Tial mi uzigas la formojn "familia nomo", "persona nomo" kaj "eldoninto", sed pluebligas ankaŭ la uzon de la malnovaj parametroj. ThomasPusch (diskuto) 21:49, 19 Mar. 2013 (UTC)

"Elŝutita en..."[redakti fonton]

La parametro "|alirdato=" kreas tekston "elŝutita en". Tio funkcias en la kazo "|alirdato=1887-07-26", do rezulto "elŝutita en 1887-07-26" (jen fikcie la aperdato de la Unua Libro), sed fuŝiĝas en la kazo "|alirdato=la 26-an de julio 1887", kio do kreas rezulton "elŝutita en la 26-an de julio 1887".

Tre modesta solvo estus malpermesi celi formon "elŝutita la 26-an de julio 1887", kaj devigi formon "elŝutita en la 26-a de julio 1887", sed la unua el la du formoj en Esperanto estas la pli kutima. Pli bona solvo do estas forpreni el la ŝablono la vorteton "en", tiel ke la rezulto en la teksto estas aŭ "elŝutita 1887-07-26" (tio ne elegantas, sed ne eraras), aŭ (preferinde) "elŝutita la 26-an de julio 1887".

ThomasPusch (diskuto) 11:24, 24 Mar. 2012 (UTC)

Mi pensas ke komenca ideo estis sintakse analizi daton kaj en rezulto ĝin plaĉ-aspekte montri. Ekz. "dato = 2012-03-25" rezultus kiel "Elŝutita en la 25-a de marto 2012" aŭ simile. Kiel la vojon mi vidas instrui uzantojn pri la ĝusta formo (kaj eventuale poste aldoni sintaksan analizon al la ŝablono). --CubeF (diskuto) 12:49, 24 Mar. 2012 (UTC)
Jes ja, sed ideo ĉi-tie nur bonas se ĝi funkcias. La ŝablono {{naskiĝdato}} ja kapablas traduki la unuopajn parametrojn "1887|07|26" al "la 26-an de julio 1887", sed ne komprenus unu parametron "1887-07-26". Mi ne scius, de kie en la e-lingva vikipedio preni modelon por funkciigi tradukon de dato kiel "1887-07-26" al normala teksto, kaj ne pretus tiom funde studi la ŝablonarojn en alilingvaj vikipedioj por eble trovi solvon aŭ eble ne... Kaj evidente ĉe aliaj vikipediaj rdaktantoj statas same, tiel ke la maleleganta vortumo "elŝutita 1887-07-26" en tiu-ĉi ŝablono probable restos. Ĉiukaze - kiel mi skribis en marto 2012 - pli bone sen aŭtomata enmeto de vorteto "en". ThomasPusch (diskuto) 18:25, 9 Jun. 2014 (UTC)

Parametro lingvo[redakti fonton]

En la dokumentado ĝis nun estis klarigo ke pri la opcia parametro "lingvo" oni ne precizigu "English" ĉar ĝi estas la defaŭlta. Tio sencas en la anglalingva vikipedio, sed nek en la hispanlingva, esperantlingva aŭ iu ajn alia lingvo. "English" ĉiukaze ne taŭgas, ĉar ĝi nek estas hispana, nek esperanta, nek alilingva vorto, sed ankaŭ defaŭlta mencio "angla" aŭ "en la angla" neniel pravigeblas. La parametro nepre ne havu defaŭltan valoron, kaj indiko en la esperantlingva vikipedio nepre devas esti en Esperanto (en la hispanlingva en la hispana ktp.). Kontrolo montras ke la ŝablona kodo delonge ne plu produktas "defaŭltan" indikon "English": tial mi nur aktualigas la dokumentadon tiusence. ThomasPusch (diskuto) 12:17, 9 Jul. 2013 (UTC)

Tio ĉi estas evidente postrestaĵo post transpreno de la angla. (Almenaŭ en la slovaka Vikipedio) Tio funkcias tiel, ke la parametro estas plenigata nur se la dokumento estas en alia lingvo ol la lingvo de koncerna Vikipedio. Do nenia "defaŭlta" parametro laŭ la kutima senco. --KuboF (diskuto) 13:57, 9 Jul. 2013 (UTC)

kontrolita dato[redakti fonton]

Kie mi povas skribi kiam mi paĝon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:59, 22 Apr. 2014 (UTC)

Per parametro alirdato. --KuboF (diskuto) 01:01, 23 Apr. 2014 (UTC)
Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:24, 23 Apr. 2014 (UTC)

Plurlingva retaĵo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis uzon de la parametro "lingvo" kun la valoroj "ru, uk". Ĉar tiel strange nomita helpa ŝablono ne ekzistas, mi aldonis iom da kodo al la ŝablono kaj ŝanĝis la artikolon Ĉatirdago‎, tiel ke la lingvaj indikoj aperu en apartaj parametroj, nome "lingvo" kaj "lingvo2". --Tlustulimu (diskuto) 17:50, 28 Mar. 2015 (UTC)

Kunaŭtoroj ne videblas[redakti fonton]

Se enskribi la ĉefan aŭtoron kaj aldoni kunaŭtorojn, tiuj lastaj ne videblas.--RG72 (diskuto) 15:31, 25 Okt. 2015 (UTC)

@RG72: Ĉu vi provi uzi la kombinon de kunaŭtoroj kun familia nomo kaj persona nomo? Se jes, tio ne funkcias, ĉar la ŝablono nuntempe nur subtenas la kombinon de aŭtoro kun kunaŭtoroj. Mi ne scias, ĉu havus sencon aldoni pli da kodo, por ke pliaj kombinoj funkciu. La ŝablono foje eĉ devus esti rearanĝata per Lua. Sed pri Lua nuntempe tre malmultaj uzantoj okupiĝas, ĉefe nur mi, malofte kaj bedaŭrinde ne tre lerte Pino. Do, la ŝanĝo prefere jam okazu en la kreota Lua-modulo. Sed mi petegas ne importi tian modulon el alilingva vikipedio, precipe se la lingvo de ĝia dokumentado ne estas komprenebla por la ĉefaj Lua-verkantoj.
Krome mi proponas, ke la diskuto estu daŭrigata sur Vikipedio:Lua/Petoj, por tie jam iom post iom proponi la deziratan parametran strukturon de la kreota modulo. Ĉu bone? La modulo poste estu uzata de ĉiuj ĉitieaj citŝablonoj, ne nur de unu el ili. --Tlustulimu (diskuto) 17:42, 25 Okt. 2015 (UTC)
Bone, ankaŭ mi jam rimarkis ke ĝi funkcias nur en tiu kombino. Do mi rearanĝu miajn referencojn. Pri Lua mi bedaŭrinde scias nenion kaj apenaŭ progresos, ĉar pura humanitario.--RG72 (diskuto) 04:31, 26 Okt. 2015 (UTC)

Aldona titolo ne videblas[redakti fonton]

Mi rimarkis tion kaj tio estas stranga afero. Do kien oni metu la duan parton de la titolo? Kaj por kio estas destinita tiu alineo "titolo-aldono"?--RG72 (diskuto) 16:41, 29 Okt. 2015 (UTC)

Ĉitŝablono kaj tradukado[redakti fonton]

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo rimarkis, ke freŝe tradukitaj artikoloj ĉiam enhavas fuŝan uzon de la ŝablono. Tio devus rezulti el simpla miskompreno pri la strukturigo de tia ŝablono. Ne havas sencon meti la anglajn parametrojn en angle titolitan ŝablonon, se la intervikioj fakte kondukas al la esperante titolita ŝablono. Mi supozas, ke la traduka interfaco nur "vidas" la esperante nomitan ŝablonon, simple pro la intervikioj. Pro la kreskanta ofteco de tradukado per la Vikia traduka interfaco la ŝablono devas urĝe ŝanĝata por ke novulo-tradukantoj ne plu konfuziĝu pro la erarmesaĝoj de la ŝablono. Ĉu iu eble havas proponon por tio? Mi jes, nome jenan:

  • la nuna fontokodo migru al subŝablono
  • en la nuna ŝablono estu kodo kun alternativaj parametroj, en angla (pro la tradukadoj) kaj esperanto
  • la angle titolita ŝablono poste fariĝu alidirektilo

Ĉu eble iu havas alian proponon? Se ne, mi realigos mian baldaŭ. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 17 maj. 2021 (UTC) Korekto de tajperareto --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]