Ŝablono-Diskuto:Informkesto/arkivo-2009-2019

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la angla versio de tiu ĉi ŝablono estas uzita parametro header. Kie ĝi estas en tiu ĉi versio? Ĉu bildo signifas dosieron? Kial estas ĝuste bildo anstataŭ uzata ĝenerala dosiero? Kiu orientiĝu en tio? Kerio 11:15, 28. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Ĉar la ŝablono ne baziĝas sur la angla versio, ĝi havas iom aliajn parametrojn. Funkcianta ekzempla ŝablono estas {{Informkesto filozofo}}. Ĉu vi eble havas iun problemon uzi ĝin en la ŝablono {{Informkesto animea aktoro}}? Krome la ŝablona dokumentado montras jam, ke aparta header-parametro estas superflua. Vidu la uzon de la parametro datoj6 sen la koncerna kampo6. Do, tio fakte iel povas anstataŭigi la ne ekzistantan parametron. Mi ja povus helpi al vi, se vi iom pli detale priskribus la problemon. Krome mi ĵus faris korekteton, kiu montru, kiel la superskriboj funkcias sen header-parametro. - Mi ankaŭ planas, aldoni pliajn parametrojn laŭ la supersoraba versio por disigi la mikroformatajn klasojn disde la samliniaj CSS-klasoj. Kore --Tlustulimu 13:43, 28. Feb 2009 (UTC)

Nomoj de sekcioj[redakti fonton]

Vere strange estas nomitaj titoloj de sekcioj, kie estas en unu strio uzita formo bildo, sed kiu ligas al dosiero. Ĉu oni ne povas alinomi tiujn ĉi parametrojn kaj unuecigi ilin ĉie al dosiero? Plue, ĉie ni uzas formon priskribo de io, sed ĉi tie denove estas uzita kampo. Ĉu kaprico de iu? Se ne aperos respondo, mi alinomos la parametrojn por unuecigi la ŝablonajn parametrojn. Kiu orientiĝu en tio? En iu ŝablono bildo estas dosiero, en alia ĝi estas bildo. Zuazua 07:49, 3. Feb 2010 (UTC)

Mi komplete reverkis ĝin. Zuazua 11:43, 3. Feb 2010 (UTC)
Saluton, Zuazua. Kial vi komplete reverkis ĉi tiun bazan ŝablonon? Nun ĉe ĉiuj ŝablonoj, kiuj uzas ĝin ne plu funkcias la aldonaj formatoj de informkesto. T.e. la fona bildeto de la kaplinio ne aperas. Mi pensas, ke tia ŝanĝego sen antaŭa diskuto ne estas en ordo, eĉ se la kreinto malpli aktivas ol antaŭe. Kore --Tlustulimu 18:07, 3. Feb 2010 (UTC)
Ion mi jam ŝanĝis en kelkaj aliaj ŝablonoj kaj en rilataj paĝoj. Mi nun unuecigis la nomojn bildo -- > dosiero ktp. Vi povas helpi min. Zuazua 18:11, 3. Feb 2010 (UTC)
Ĉu vi legis mian mesaĝeton? --Tlustulimu 18:15, 3. Feb 2010 (UTC)
Kaj vi la mian? Zuazua 18:16, 3. Feb 2010 (UTC)
Certe mi legis. Sed iom strangas, ke vi eĉ ne atendis respondon al la unua rimarko. --Tlustulimu 18:19, 3. Feb 2010 (UTC)
Mi kreis novan ŝablonon sub nomo {{Informkesto3}} kaj ĉi tiun mi revenigis en lastan staton, kiu estis antaŭ miaj redaktoj. Zuazua 08:07, 5. Feb 2010 (UTC)

Ĉu la ŝablono kulpas?[redakti fonton]

En Ŝablono:Informkesto sciencisto, kiu estas kreita surbaze de tiu ĉi ŝablono, ne eblas aperigi priskribon sub dosiero en paĝoj kaj ankaŭ la dosiero estas tro malgranda rilate al aliaj informkestoj. Jujijo 16:27, 9. Sep 2010 (UTC)

Certe ne kulpas la ŝablono, sed la hazardo de preterlego. Do por la bilda priskribo ekzistas la parametro "bilda teksto", kiu en la devena ŝablono povas tute alie nomiĝi, se necesus. Por la grandeco ne estu uzata "bildo", sed "bilda larĝo". Sed kial vi volas pligrandigi bildon? --Tlustulimu 16:46, 9. Sep 2010 (UTC)

Eĉ ne bilda teksto funkcias. Vidu HegeloIsaac Newton. Jujijo 17:06, 9. Sep 2010 (UTC)

Bonvolu doni al la dosieroj larĝon 230px. Jujijo 17:06, 9. Sep 2010 (UTC)

La problemo rilatas ankaŭ al {{Informkesto filozofo}}. Jujijo 17:07, 9. Sep 2010 (UTC)

Bilda larĝo ne funkcias. Ĉu vi ŝercas el mi? Jujijo 17:14, 9. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Kie vi trovis ne funkciantan larĝecon? Ĉu en {{Informkesto}}, aŭ en devena ŝablono? Se vi ne skribas tion al mi, tiam mi ne povos korekti tion. Amike --Tlustulimu 18:43, 9. Sep 2010 (UTC)
Saluton, Jujijo. Ĉu vi eble provis uzi la parametron bildo de {{Informkesto}} kune kun la bilda larĝeco? Se jes, ne estas miraklo, ke tio ne funkcias. La parametro bilda larĝeco estu uzata kune kun bilda nomo kaj bilda priskribo, kiel montras la dokumentado en kelkaj ekzemploj. Krome la parametro bildo estu uzata kun la kutima bildosintakso de la vikipedio (Ekz. [[Dosiero:Ekzemplo.jpg|230px|Ekzemplo]]). Sed bildo estas en la ŝablono, ĉar ĝi estis en la originalo. Eble ĝi povus eĉ esti forigata, ĉar ĝi ja superfluas pro la apartaj parametroj, kaj ĝi ne estas en la dokumentado pro sia evitendo. Amike --Tlustulimu 21:54, 22. Sep 2010 (UTC)

Protekto de la ŝablono[redakti fonton]

Laŭ kiaj motivoj estis la ŝablono protektita, blokita kontraŭ redaktado? Neniu vandalado, neniuj fuŝoj, neniu nenio. Simple kaprico de administranto aŭ anticipa timo, kio se jes? Jujijo 16:28, 9. Sep 2010 (UTC)

Vi komentis la protekton per vortoj grava baza ŝablono, ne ofte ŝanĝenda. Bedaŭrinde ĝi ne funkcias. Kio estas ofte? Jujijo 17:09, 9. Sep 2010 (UTC)

Vi eraras pri la nefunkcio. Mi ĵus korektis kaj {{Informkesto filozofo}} kaj {{Informkesto sciencisto}} kaj la koncernajn artikolojn, ĉar estas ankoraŭ malmultaj. Eble vi ja miksis la parametrojn el la baza kaj la devenaj ŝablonoj. - Krome mi aldonis bildon al la dokumentado, por montri, ke ĝi funkcias, eĉ kune kun la priskribo. --Tlustulimu 18:24, 9. Sep 2010 (UTC)
(+) Antaŭ kelka tempo jam enestis bildo en la dokumentado, sed ĝi estis forigita el la komunejo, kaj neniu metis novan. --Tlustulimu 18:30, 9. Sep 2010 (UTC)

Dankon, sed tio ekfunkciis nur post viaj korektoj en rilataj ŝablonoj, ĉu ne? Sed senĉese vi ne respondis la demandon? Kial vi protektis tiun ĉi ŝablonon? Jujijo 18:26, 9. Sep 2010 (UTC)

Jam alia ulo antaŭe fuŝis la ŝablonon, kiel bone videblas en ĝia historio. Tial mi protektis ĝin. Krome oni pli atente ŝanĝu bazajn ŝablonojn. Tio ne nur validas ĉi tie, sed certe ankaŭ en alilingvaj vikipedio, parte por eviti ĥaoson. --Tlustulimu 18:30, 9. Sep 2010 (UTC)

Mi ne komprenas, pri kia fuŝo de iu ulo vi parolas. La ŝablono ja funkciis eĉ antaŭe, ne estis do bezono korekti ion. Se vi konsideris ian fuŝon de iu antaŭe, vi devintus atentigi iun aŭ rekorekti. Vi faris nek tion nek ion alian. Kaj se vi nur parolas pri antaŭa fuŝo de iu, via protekto venis post kelke da monatoj. Gratulon. Jujijo 18:42, 9. Sep 2010 (UTC)

Fakte temas pri la reverko menciita en la dua ĉipaĝa diskuto. Por eviti tian aferon, nur eblas protekti. --Tlustulimu 19:14, 9. Sep 2010 (UTC)

Ho, mi legis ĝin, ies provon pri unuecigo de la ŝablonoj vi konsideras fuŝado. Poste mi ankaŭ legis, ke la ŝablono estis redonita al la devena stato antaŭ la ŝanĝoj kaj kreita nova ŝablono. Do kiel la ŝablono estis fuŝigita? Laŭ mia opinio, vi nun timis, ke mi povus hazarde redakti ĝin kaj simple vi volis malebligi fari tion al mi. Laŭ unu proverbo, vi kuspis pantalontubojn eĉ se travadejo estis ankoraŭ en tre longa distanco. Kiu timas, ne povas iri en arbaron. Anstataŭ kunlabori kun iu, vi simple kulpigas aliulojn pro fuŝado kaj malvolonte vi konfesas vian eraron. Jujijo 05:58, 10. Sep 2010 (UTC)

La alia ulo fakte rekreis la ŝablonon surbaze de alilingva versio, kvankam la antaŭa versio bone funkciis kaj estis konvene dokumentita. Krome la nova kodo parte ne harmoniis kun ŝablonoj, kiuj uzas la ŝablonon kiel bazan ŝablonon. Do tia rekreado kun fuŝiga kromefiko al aliaj ŝablonoj aŭ eble eĉ artikoloj ne estas akceptebla. Tial mi kritikis la aliulon. Nun ekzistas aparta ŝablono kun la nova kodo, kiu estas alie uzata ol ĉi tiu.
Kio estas la problemo laŭ vi en la ŝablona kodo?
Kaj por evoluigado de nova ŝablona versio vi povos senprobleme krei ŝablonan provejon, sed laŭeble surbaze de la nuna kodo, por ke poste ne devus esti ŝanĝataj tro da paĝoj. Ekzemplo por tia provejo estas Ŝablono:Konsonantoj/provejo. Sed bonvolu enlasi la supran mesaĝokesteton, kiu ja informas, ke estas provejo, kvankam tio jam videblas el la subpaĝa titolo. Sed ĝi ja ankaŭ metas ligilon al ŝablona testejo. Tiu indiko ja havas sencon, ĉar proveja kaj testeja ŝablonoj ne estu rekte uzata en artikoloj. --Tlustulimu 18:26, 10. Sep 2010 (UTC)

Aldono de plia trajto[redakti fonton]

Saluton. Mi ekde hieraŭ evoluigas novan trajton por la ŝablono, kies funkcio videblas en la ŝablona testejo. Proponoj estas bonvenaj. Krome mi kreis ŝablonan provejon, kie jam enestas la aldonoj kaj kelkaj korektoj. La nuna versio ekzemple ne bone funkcias en stilo 3, ĉar tie ne aperas la ĝusta fonkoloro de la titola parto de la tabelo (Ĝi devus esti violkolora.). Krome en la stiloj 2 kaj 3 la informkesto ne flosas dekstren, ĉar en MediaWiki:Common.css mankas la CSS-klaso "float-right". Ni nun havas du eblecojn:

  • Aldono de la CSS-klaso "float-right". (Avantaĝo: Ĝi uzeblas ankaŭ de aliaj ŝablonoj. Malavantaĝo: MediaWiki:Common.css pligrandiĝas.)
  • Korekto per la ŝablono. (Malavantaĝo: Nur efikas en la koncerna ŝablono, kaj iom plikomplikigas la kodon. Avantaĝo: MediaWiki:Common.css ne devas esti ŝanĝata.)

Amike --Tlustulimu 10:18, 13. Sep 2010 (UTC)

Saluton. Mi faris la jenon en la ŝablona provejo:
  • Mi iomete rearanĝis la kodon por la informkestaj stiloj, tiel ke en stiloj 2 kaj 3 nun finfine funkcias la kesta floso dekstren.
  • Mi korektis la kodon, tiel ke ĉe la tria stilo la fonaj koloroj nun funkcias bone. Tio momente nur videblas en la testejo.
  • Krome mi ŝanĝis la kodon por la bildoj, tiel ke nun eblas difini eĉ kvar bildojn, uzante nur la bildajn nomojn, sen la nomspaca prefikso. Krome du bildoj aperas supre, kaj du aperas malsupre. Tion mi aranĝis iomete laŭ la hispana versio, kvankam tio iom alie funkcias, kaj tie eblas supre pli da bildetoj.
Nun mi atendas proponojn, kiuj realigeblas surbaze de la nuna proveja kodo. Do rekreon mi plu rigardos kiel nekunlaboremon. Amike --Tlustulimu 13:17, 18. Sep 2010 (UTC)
Saluton. Ĉar neniu proponis pliajn kodojn resp. trajtojn surbaze de la ekzistanta ŝablona kodo, kaj la testoj estis sukcesaj, mi ĵus aldonis la novajn trajtojn al la uzebla ŝablono. Tamen pliaj aldonoj eblas. Amike --Tlustulimu 16:24, 20. Sep 2010 (UTC)

Por krei interskatoleblajn ŝablonojn[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi evoluos dum la sekvaj tagoj novan aldonon surbaze de la nuna versio, por ke la ŝablono povu esti uzata por krei informkestojn, kiuj ankaŭ estas uzeblaj kiel subŝablonoj en alia informkesto. La ideo venis de de:Vorlage:Medienbox, kie la tuto tamen funkcias nur por certa grupo de tiaj informkestoj. Do mi elpensos ion, kio pli ĝenerale uzeblas. Eble tio eĉ meteblos poste en {{informkesto3}}. Proponoj estas kiel ĉiam bonvenaj, kondiĉe ke ne okazus fakta rekreo. Mi scias jam, ke por tio necesas almenaŭ du pliaj parametroj. Eble ili estu subkesto kaj enhavo. Amike --Tlustulimu 18:16, 20. Sep 2010 (UTC)

Mi jam sukcese iom testis en {{informkesto/testoj}}, kvankam la unua testo ŝajnas esti fuŝa. La "fuŝo" nur montru, kio okazas, se oni forgesas unu parametron en la subordigita ŝablono. Sed mi emus testi iom pli detale, por vidi, ĉu la kodo ankaŭ taŭgas por "devenaj" ŝablonoj. Do mi foje devos krei pliajn testopaĝojn. Sed tion mi faros morgaŭ aŭ poste. Krome proponoj estas bonvenaj. Amike --Tlustulimu 22:07, 22. Sep 2010 (UTC)
Saluton. La kodo por nestigi informkestojn jam estas en la ŝablono mem. Krome la dokumentado enhavas ekzemplon por tio en la ĉapitro "Kun subŝablonoj". --Tlustulimu 15:20, 7 Jun. 2011 (UTC)

koloro per rekta difino anstataŭ per indekso[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis dum la redaktado de {{informkesto sciencisto}}, ke la parametro koloro ial ne (ĝuste) funkcias. La kialon mi serĉos vespere. Do bonvolu ne fari tion mem, precipe se vi ne bone komprenas la manieron laŭ kiu funkcias {{informkesto}}. Amike --Tlustulimu 14:30, 17 Nov. 2011 (UTC)

La kialo estis en alia ŝablono, nome {{informkesto sciencisto/koloro}}. Tie la defaŭlta valoro por koloro ne estis ĝuste aranĝita. Do mi korektis tion kaj la efiko jam videblas en {{informkesto sciencisto}}. --Tlustulimu 19:09, 17 Nov. 2011 (UTC)

Tuta ŝablono faldebla?[redakti fonton]

En la artikolo pri la mezepoka dinastio de Jogajlidoj, bonus se la tuta informkesto {{Historio de Ĉeĥio}}, kiu nur rilatas al ĉapitro de la dinastia historio, ne al la tuto, estus faldebla kaj malfaldebla. Do ne nur subŝablono estu faldita kaj malfaldebla, sed la tuto. Ĉu io tia antaŭvidatas en la ŝablono "{{informkesto}}"? ThomasPusch (diskuto) 10:52, 3 Sep. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi foje testis tian eblecon en Vikipedio:Informkesto fervojlinio/testoj, uzante la klason collapsible. Nun la ŝablono {{Historio de Ĉeĥio}} uzas ĉi tiun eblecon, tiel ke ĝi prae estas eĉ faldata. Krome mi jam alĝustigis la artikolon Jogajlidoj. Nun ankoraŭ aldonendas iom da teksto al la koncerna ĉapitro, por ke tio iomete pli bone aspektu. --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 3 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus sukcesis aldoni la Lua-modulon {{InfoboxImage}} al la subŝablono {{Informkesto/bildoj}}. La unuaj testoj estis sukcesaj. Se vi trovas problemojn, bonvolu priskribi ilin detale ĉi tie, antaŭ ol vi provos ion korekti.

Nun la ŝablono {{Informkesto}} toleras la kompletan vikian sintakson por bildoj en la kvar parametroj bilda nomo, bilda nomo2, bilda nomo3 kaj bilda nomo4. Pri la parametro bildo mi ankoraŭ ne okupiĝis. --Tlustulimu (diskuto) 14:25, 11 Mar. 2015 (UTC)

Gratulon! Ĉu vi aldonos ankaŭ la Lua-modulon {{InfoboxImage}} al la ŝablono {{Geokesto}} ?--pino (diskuto) 14:54, 11 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: La modulo {{InfoboxImage}} ne estas rekte aldonebla al {{Geokesto}}, ĉar tiu grandega ŝablono konsistas el amaso de helpaj ŝablonoj. Por bildoj ekzistas {{Geokesto dosiero}}. Sed tiu ŝablono uzas nenomitajn parametrojn kaj mi tial ne certas, ĉu funkcianta uzado de la modulo eblus.
Ĉar multaj informkestoj estas pli facile kaj pli rapide alĝustigeblaj al la modulo, mi preferas unue okupiĝi pri ili. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 11 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Jes estas bone se vi plibonigas ŝablonojn kaj nun ne estas problemoj kun geokesto kaj bildoj sed estus bone se estonte vi povus vidi kiel anstataŭigi la helpan ŝablonon {{Geokesto dosiero}} per la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Tio solidigi forte nian sistemon.--pino (diskuto) 11:05, 12 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki:✔ Farite Mi ĵus aktualigis la ŝablonon {{Geokesto dosiero}} laŭ la angla versio. Ĝi nun uzas la Lua-modulon {{InfoboxImage}}. Krome mi aldonis indikon pri tio al la ŝablonaj dokumentadoj de {{Geokesto}}, {{Geokesto2}} kaj {{Geokesto dosiero}}. --Tlustulimu (diskuto) 11:44, 12 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Multe dankon! --pino (diskuto) 20:50, 12 Mar. 2015 (UTC)

Modifi la informojn[redakti fonton]

Mi provis modifi informon en informkesto. Mi ne povis. En la Franca WP, ĉiuj informaj aperas en la modifebla artikolo mem; en la E-a, mi vidas nur la ŝablonon, sen la informoj. Mi ne scias kie ili estas! Iu helpu min!

Silvano (diskuto) 16:09, 21 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Informoj kiujn vi ne skribis eble venas el Vikidatumoj. Se vi vidas en la marĝeno "En aliaj lingvoj", kaj sub la lingvolisto plej sube "Redakti ligilojn", tiam vi povas klaki tiun ligon por veni al Vikidatumoj por tiu artikolo. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:22, 21 jul. 2019 (UTC)[Respondi]