Ŝamil Usmanov
Aspekto
Ŝamil Usmanov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1898 |
Morto | 3-an de decembro 1937 (38-jaraĝa) en Kazano |
Lingvoj | tatara • Esperanto |
Loĝloko | Karl Marks Street 29, Kazan |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1929–) verkisto |
Ŝamil USMANOV estis tataro, sovetiano kaj esperantlingva verkisto. Li naskiĝis en 1898 kaj esperantistiĝis en 1929. Ekde la jaro 1931 li estis membro de la centra komitato de SEU, kaj gvidis la moskvan komitaton de SEU inter la jaroj 1930 kaj 1932. Krome li estis membro kaj komitatano de IAREV. Li estis mortpafita kadre de la stalinisma "Granda Purigo" en 1937.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bronŝtejn, Mikaelo. [2017] “Kavaliroj de la strato Esperanto”, Sortoj frakasitaj (esperante). Moskvo: Impeto. ISBN 978-5-7161-0299-6.