Ŝantipur (Okcidenta Bengalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝantipur
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 741404
Demografio
Loĝantaro 151 777  (2011) [+]
Loĝdenso 5 865 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 15′ N, 88° 26′ O (mapo)23.2588.43Koordinatoj: 23° 15′ N, 88° 26′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 25,88 km² (2 588 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ŝantipur (Tero)
Ŝantipur (Tero)
DEC
Ŝantipur
Ŝantipur
Situo de Ŝantipur
Ŝantipur (Barato)
Ŝantipur (Barato)
DEC
Ŝantipur
Ŝantipur
Situo de Ŝantipur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shantipur [+]
vdr

Ŝantipur, bengale: শান্তিপুর estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en orienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Nadia.

Templo en Ŝantipur

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ŝantipur havis 151 774 (kun la aglomeraĵo 290 345) da loĝantoj kun legopovo 81%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝantipur situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. Nabadvip kaj distrikta sidejo Kriŝnanagar (Okcidenta Bengalio) troviĝas je 17, Kaljani 33, Bordoman 58, subŝtata ĉefurbo Kolkato 78, Bolpur 91, tutlanda ĉefurbo Delhio 1269, Mumbajo 1687 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝantipur estas praa kaj historia komunumo kun miljara historio. En la malnovaj tempoj ĝi estis signifa eduka centro. La britoj deklaris la lokon urbo en 1853.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde la historiaj tempoj Ŝantipur kaj la ĉirkaŭa regiono estis famaj pro manteksaĵoj. Precipe dum dividado de Indio al Barato kaj Pakistano lertaj metiistoj alvenis el la nuna Bangladeŝo. Ambaŭ estas tradicie famaj centroj por produktado de manteksitaj ŝtofoj venditaj ĉie en la lando. Estas ankaŭ granda merkato de la teksaĵoj. La manfarita sario de Ŝantipur estas fama en la mondo. Al tiu industrio la agrikulturo aldoniĝas.

Templo en Ŝantipur

Religio[redakti | redakti fonton]

La hinduismo estas la primara religio en Ŝantipur kun preskaŭ 80%, poste sekvas la islamo kun ĉirkaŭ 20%, krome ekzistas iomete aliaj religioj malpli, ol 1%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Ŝantipur estas la bengala lingvo, al kiu la angla aldoniĝas.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ŝantipur estas la lulilo de la edukado kaj kulturo kaj en Bengalio. En la urbego la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj kaj akademio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Ŝantipur

Ŝantipur havas trairajn fervojan liniojn inter Ranaghat-Kriŝnanagar, krome sola flankovojo kuras al la urbego. La rivero en tiu areo ne havas ponton, sed haveno funkcias, kie ŝipetoj fluas precipe al la alia bordo. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En jare pluvas ĉirkaŭ 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum musono. La temperaturo varias inter 20-32 °C.

Preĝejo en Ŝantipur

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
  • moskeo konstruita en 1704
  • monumento

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans